Vojaĝo al Armenio: Militisto Rafik kaj rusia militbazo (IV): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 54:
En la urbo ni promenas memstare, nur unuajn du horojn pasiginte kune kun Rafik. Mi deziras vidi la faman {{w|Sev Berd|Nigran fortikaĵon}} kaj certe la 102-an rusian militbazon. Ili sitas unu apud la alia, do ni trovas ĉion rapide.
 
La fortikaĵo, nomita tiel pro sia koloro, estis konstruita sur altaĵo en la 1830-1840-aj jaroj kiel avangardo de la rusa armeo en ĉiama kontraŭstaro al la {{w|Otomana imperio}}. Ĝi ankaŭ nun impresas per siaj imponaj muroj kun fendaj embrazuroj kaj malnovaj kanonoj. Interne estas nur scenejo, starigita de loka komercisto, kiu aĉetis tiun ĉi historian monumenton kaj transformis ĝin je eventejo. Historia ekspozicio mankas. Ne malpli interesaj estas sennombraj surskriboj gratitaj sur eksteraj muroj de la fortikaĵo en sovetia periodo kiam tie situis armea trupo. Sian spuron en la historio lasis buboj el ĉiuj randoj de Sovetunio — de {{w|Moldavio}} ĝis {{w|Naĥiĉevano}}. Evidente iuj el ili poste militis unu kontraŭ alia.
 
Sur apuda altaĵo staras monumento Patrino-Armenio — altega statuo, rigardanta orienten. Ĝia dorso estas turnita okcidenten — al Turkio, kies teroj komenciĝas kelkajn kilometrojn for. “Tiuj ĉi montoj estas armenaj kaj malantaŭ ili — jam turkaj” klarigis Rafik. En tiu ĉi loko oni pli bone komprenas kial ĝuste ĉi tie niaj prauloj lokis rusan fortikaĵon kaj kial ĝuste ĉi tie nun staras la 102-a rusia militbazo. Unu el ĝiaj sekcioj situas inter la monumento kaj turka montaro, ĝi videblas de sur la monto. Se turka armeo provus ataki Armenion, ĝi tuj alfrontus la rusian militbazon — nesupereblan obstaklon.