Vojaĝo al Armenio: Militisto Rafik kaj rusia militbazo (IV): Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
La monto Ĝermuko, sur kiu deĵoras Rafik, situas ĝuste en tiu ĉi loko, do li ĉiutage spertas la streĉitecon inter la du armeoj, kiu foje transformiĝas je rekta militado. Mi mencias batalojn, [[Rusio haltigis bataladon inter Armenio kaj Azerbajĝano|okazintajn tie]] la 16-an de novembro, do unu semajnon antaŭ nia vojaĝo. “Jes, mi preskaŭ pereis tiam” rememoras Rafik kaj liaj okuloj kvazaŭ vitriĝas. “Bombokanona pafado estis fortega, bomboj falis kvazaŭ pluvo kaj kelkaj eksplodis apude. Bombokanona pluvo”.
 
Feliĉe li ne estis vundita tiam, nek antaŭe. Li ankaŭ malkontentas pri milita estraro, kvankam esprimas tion pli milde: “Mi ne komprenas kian strategion ili sekvis”. Al miaj vortoj pri mirinde sukcesa azera sturmo de {{w|Ŝuŝo}} li reagas trankvile: “Neniu sturmo okazis. Oni simple ordonis al niaj trupoj foriri kaj poste azeraj specialaj trupoj eniris la urbon. Mi ne scias kial oni faris tion”.
 
Tamen malsame ol la [[Vojaĝo al Armenio: Armenoj kaj la mondo (III)|antaŭe menciita taksiisto]] kaj multaj aliaj armenoj, akuzantaj sian ŝtatestron pri perfido kaj antaŭtempa fino de la milito, li agnoskas ke armena armeo ne povis rezisti plu. “Ni pasigis en tranĉeoj 67 tagojn. Neniu venis por anstataŭi nin. Ni jam estis morte lacaj kaj koleraj, ĉio mankis. Speciale kolerigis nin vidi ulojn, kiuj tumultis en Erevano dum ni frostis en montaro. Kelkaj buboj, kiuj sukcesis konekti Interreton, eĉ faris filmetojn kaj afiŝis en Jutubo. Ili diris en tiuj videaĵoj: “Ĉu estas armenoj ie? Venu ĉi tien kaj anstataŭu nin!”
6 640

redaktoj