Vojaĝo al Armenio: Infrastrukturo, ekonomio kaj lingvoj (II): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Amikeco (diskuto | kontribuoj)
 
Linio 59:
Armenio ofte esprimas esperon pri la helpo de {{w|armena diasporo}} — ja eksterlande loĝas pli da armenoj ol en Armenio mem kaj plejparto el ili bonfartas. Sed kapitalisma ekonomio estas fremda al nostalgio, ĝin movas pure raciaj motivoj, bazitaj sur ĉasado de profito. Multaj el ni havas parencojn en kamparo kaj ŝatas viziti setlejojn de siaj prauloj por ĝui freŝan aeron, trankvilan etoson kaj ekologie purajn manĝaĵojn. Sed neniu investas je vilaĝo de sia avino. Armenio ĉiam pli transformiĝas je geava vilaĝo de la armena diasporo — ĉarma kaj valora, sed lokita en sekcio “nostalgio”, ne en “laboro” aŭ “investo”.
 
Por eksenti tion sufiĉas eniri iun ajn nutraĵvendejon. Mi ĉiam serĉas lokajn manĝaĵojn, sed en Armenio tio estas malfacila tasko — vendobretoj plenas je eksterlandaj nutraĵoj, ĉefe el {{w|Rusio}}, foje ankaŭ enel {{w|Belorusio}} kaj {{w|Ukrainio}}. Mi sukcesis eltrovi nur lokajn laktaĵojn, unu aŭ du sukojn kaj alkoholaĵojn. Foje mi trovis ankaŭ armenajn glaciaĵojn, sed ili ĉiuj estis faritaj surbaze de planta oleo, do mi devis lasi tiujn surogatojn kaj aĉeti pli naturajn glaciaĵojn el Rusio kaj Ukrainio.
 
'''[[Vojaĝo al Armenio: Armenoj kaj la mondo (III)|Daŭrigo sekvos]]'''
Linio 67:
{{Interkonaj retejoj}}
{{publikigita}}
 
 
[[Kategorio:Publikigitaj artikoloj]]