Parlamentaj balotoj en Latvio: tutnova vizaĝo por la deputitaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dominik (diskuto | kontribuoj)
e eta ŝanĝo
Baba79 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Dato|3|10|2022|}}
 
[[Dosiero:Karins, Krisjanis-9702.jpg|eta|{{w|Krišjānis Kariņš}}]]
{{Eŭropo}}
 
Linio 12:
Granda ŝanĝo okaze de ĉi-tiu baloto estas la malapero el la parlamento de la rusemula partio Harmonio (latvie: ''Saskaņa''), kiu de la lasta baloto en 2018 ekhavis 19,8% da voĉdonoj kaj 23 deputitojn. En Latvio loĝas granda malplimulto de rusoj, kiu nombras proksimume kvaronon de la 2 milionoj da loĝantoj kaj kutime voĉdonis kvazaŭ unuanime por ĉi-tiu partio. Tiel ĝi ofte venkis la antaŭajn balotojn, sed neniam trovis partnerojn por krei koalicion kaj tial neniam regis la landon. Ĉi-balote, ricevinte 4,8% da voĉdonoj, ĝi ne preterpasis la 5%-an sojlon por eniri la parlamenton. Komence de la baloto, Harmonio kondamnis la invadon de Ukrainio fare de Rusio, konsekvence rusoj pormilitemaj forlasis ĝin por la freŝe kreita partio Por la Stabileco! (latve ''Stabilitātei!''), kiu ricevis 6,8% da vocdonoj kaj tiel akiris 11 deputitajn sidlokojn. Aliaj rusoj plejparte voĉdonis por aliaj rusemaj partioj, sed neniu el ili akiris sufiĉe da voĉdonoj por eniri la parlamenton. La kontraŭmilitemaj rusoj rifuzis voĉdoni por Harmonio, pro ĝia longtempa subteno de Putin, kaj voĉdonis laŭ sia propra opinio, ne plu laŭ sia gento aŭ kulturo.
Iama estro de Harmonio kaj iama urbestro de Rigo, Nils Ushakovs, nun Eŭropa Deputito, klarigis la malbonan rezulton de sia movado per ĝia kondamno de rusia agreso en Ukrainio. ''"Harmonio devis elekti inter agi respondece aŭ ludi popolisme pri nacia sekureco kaj ŝtataj interesoj"'' li deklaris al latvia novaĵagentejo Leta. ''"Kelkaj el niaj voĉdonantoj restis hejme, aliaj iris al malsamaj novaj partioj, kiuj reprezentas malsaman geopolitikan orientiĝon."''
 
''"Nek mi, nek mia registaro, nek mia lando reagadas pro timo"'', substrekis Krišjānis Kariņš al AFP. ''"Ni konas Rusion, ni konas la rusian politikon de jaroj. Ni diskutis kaj provis averti niajn [eŭropajn] najbarojn dum jaroj antaŭ ol la milito komenciĝis, do ĉi tio estas nenio nova por ni. Ni daŭre investos en nia propra defendokapablo kiel NATO-membroŝtato, ni daŭre laboros kun niaj NATO-partneroj por certigi ke Latvio kaj la baltaj regionoj restu same sekuraj en la estonteco kiel ili estas hodiaŭ."''
 
== Fontoj ==