UN: amasa plimulto por kondamni la rusiajn aneksadojn en Ukrainio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Baba79 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Baba79 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 13:
La kvin kontraŭintaj ŝtatoj estas Rusio, Belorusio, Nord-Koreio, Sirio kaj Nikaragvo. Ĉi-lasta, kiu suferas akrajn kritikojn de la internacia komunumo pri malobservo de homaj rajtoj, kaj okaze de la {{w|Rezolucio de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj ES-11/1}} sindetenis, alproksimigis sian starpunkton al la rusia. Male, Eritreo, kiu voĉdonis kontraŭ la rezolucion ES-11/1, ĉi-foje sindetenis. 34 aliaj landoj sindetenis, el kiuj Ĉinio, Barato, Sud-Afriko. Kun 143 poraj voĉdonoj, la internacia subteno al Ukrainio iomete plifortiĝis: Bangladeŝo, Irako kaj Senegalo, kiuj sindetenis en marto, ĉi-foje sinesprimis pore. La rezulto estas pli bone ol kio esperis la iniciatintoj, kiuj timis lacecon de afrikaj kaj sud-amerikaj landoj pri konflikto kiu marĝenigas aliajn gravajn krizojn.
 
La ukrainia prezidento {{w|Volodomir Zelenskij}} aklamis la decidon kiel historiahistorian: ''"La mondo parolis - la provo de aneksado de Rusio estas senvalora kaj neniam estos agnoskita de liberaj nacioj"'', li skribis ĉe Tvitero. La germana UN-ambasadoro skribis: ''"La internacia komunumo kuniĝis por defendi la Ĉarton de UN. Male de Rusio, Ukrainio ne estas sola."'' La usona ministro pri eksteraj aferoj Antony Blinken priskribis la voĉdononvoĉdonadon kiel ''"potencan rememorigilon ke la grandega plimulto de nacioj staras kun Ukrainio"'', ''"Ĝi montras, ke la internacia unueco pri ĉi tiu afero estas klara kaj subteno al Ukrainio estas neŝancelebla"''. ''"Rusio provis sufoki la Sekurecan Konsilion, sed ĝi ne povis silentigi la Ĝeneralan Asembleon"'', bonvenigis la reprezentanto de Eŭropa Unio ĉe UN Olof Skoog, memorante, ke Moskvo vetois similan rezolucion ĉe la Sekureca Konsilio la 30-an de septembro. ''"La voĉdonoasembleo voĉdonade malakceptas la rusiajn agojn kaj konsideras ilin kontraŭleĝaj. Falsaj referendumoj, tiel nomataj aneksadoj, ĉio ĉi ne havas juran valoron."'' La rusia ministro pri eksterlandaj aferoj Sergej Lavrov taksis la rezolucion kiel ''"kontraŭ-rusiarusian"'' kaj ''"adoptitaadoptitan per diplomatia teroro"''.
 
== Fontoj ==