Obama ordonas al NSA ĉesi spionadi dekojn da landestroj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La prezidanto de {{w|Usono}}, {{w|Barak Obama}}, ordonis al NSA ({{w|National Security Agency|Agentejo pri Nacia Sekureco}}) ĉesi spionadi dekojn da prezidantoj kaj landestroj kaj petis al ĝi se necese alvoki tiujn prezidantojn kaj landestrojn por konsulti kaj starigi demandojn.
 
Laŭ Obama, la "amikaj" landoj de Usono ne plu estos spionataj fare de NSA, post skandaloj malkaŝitaj de {{w|Edward Snowden}} (: en junio 2013 Edward Snowden malkaŝis la superrigardan programon [[w:eo:PRISM|PRISM]]). Obama certigis ke la NSA ŝanĝos sian politikon pri telefonaj subaŭskultadoj kaj konservado de tekstaj mesaĝoj, tamen ke tio ne dependas de li kaj ke li ne scias kiam tio ŝanĝiĝos.
 
Obama certigas ke la internacia spionado estas necesa, ĉar tio defendas la Usonon kaj ties amikojn. Kelkaj landestroj, interalie tiuj de Brazilo kaj Germanio, petis klarigojn al Usono okaze de la malkaŝoj de {{w|Edward Snowden|Snowden}}, kiuj diris ke ili estis spionataj.