Nova specio de delfeno malkovrita en Brazilo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Sciencistoj trovis en la rivero {{w|Aragvajo}} novan specion de {{w|Delfenoj|rivera delfeno}}. Ĉi tiu estas la kvina specio dokumentita, kaj la unua de post 1918. La besto trovita estus unu el 1000 delfenoj kiuj supervivas en la rivera baseno malgraŭ la minaco de la {{w|Hidroelektra centralo|akvoelektraj centraloj}}.
 
La sciencistoj de la Federala Universitato de AmazonioAmazono, prenis {{w|DNA}}-on el la delfenoj de la riveroj Aragvajo kaj {{w|Tocantins (rivero)|Tokantinso}}, kaj vidis ke tiuj estis malsamaj al ceteraj konataj specioj. La ''{{w|Inia araguaiaensis}}'' havas malsaman kranio-formon kaj nur 24 dentojn en la makzelo. La spertuloj opinias ke la specio ekaperis antaŭ 2 milionoj da jaroj, kiam la baseno de Araguaia-Tocantins apartiĝis de la cetera rivera sistemo, izolante tiujn delfenojn.
 
La {{w|cetacoj}} riveraj havas pli longajn muzelojn per kiuj ili kaptas fiŝojn inter la subakvaj radikoj kaj en la koto de la rivero. Ĝiaj korpoj estas pli malgrandaj ol la maraj cetacoj, kaj povas esti diverskoloraj.