Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Dato|6|03|2014|}}
 
47-a konferenco de ILEI, Montevideo, 19-25 julio 2014
 
La 47 a konferenco de ILEI celebros la 60 jariĝon de la unua rezolucio de Unesko pri Esperanto. En la lumo de la strategia plano de UEA kaj ĝia
Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj
ĉefmotivo, la lingva justeco, ILEI prikonsideros la principan gravecon de ambaŭ uneskaj rezolucioj pri Esperanto, el Montevideo, 1954, kaj Sofio,
1985, kaj iliajn praktikajn utilojn kaj utiligojn por la E movadaj celoj kun precipa atento pri la spertoj kaj tendencoj en Latinameriko kiel gastiganto de la Konferenco kaj UK en la jubilea jaro. Du urugvajaj ministerioj kaj aliaj institucioj oficiale deklaris sian apogon al la Konferenco.
 
== Konferencejo kaj hoteloj ==
 
La konferenco okazos en moderne ekipitaj salonoj de la belega konstruaĵo de Ateneo, en la urbocentro. Ateneo estas longtradicia urugvaja kultura institucio fondita en la jaro 1886, do preskaŭ samaĝulo de Esperanto. Ĝia laŭstatuta celo etas, koncizigite: „servi, en la etoso de absoluta spirita
libero, al evoluigo de kulturo, promocii ĝian disvastigadon per libera diskuto pri ĉiuj principoj kaj tendencoj, kaj kontribui al defendo de ĝiaj
principoj per ĉiuj legitimaj rimedoj servantaj al la vero kaj justeco” – jen tute adekvata okazejo kaj idea kadro por niaj diskutoj.
En promendistanca ĉirkaŭaĵo de la konferencejo troviĝas pluraj favorprezaj restoracioj, hosteloj kaj hoteloj ofertantaj ĉambrojn kun matenmanĝo,
sendrata interreto kaj aliaj komfortaĵoj. Pliaj detaloj por loĝ- kaj manĝmendoj estos publikigitaj en la retejo de ILEI kaj alimaniere.
 
== Programskemo, ekskursoj kaj transporto al UK ==
 
La akcepto kaj loĝigo okazos sabaton posttagmeze, la 19-an de julio. La programo inkluzivos klerigajn erojn, laborkunsidojn, diskutsesiojn, lingvan festivalon, simpozion pri la konferenca temo, ekskursojn kaj vesperan distran programon. Viaj kontribuproponoj estos bonvenaj.
 
Urugvajo proponas abundon da historiaj, kulturaj kaj geografiaj vidindaĵoj kiel konferencajn ekskurscelojn, ekzemple: vidindaĵoj de Montevideo mem, Punta del Este, Colonia del Sacramento, Durazno k.c. kun farmbienoj, vinejoj, muzeoj, bestoĝardeno... Fine de la konferenco, vendrede la 25-an de julio, estos organizita kelkhora transporto al UK per buso kaj / aŭ ŝipo.
 
== Fontoj ==
{{Fonto
|lingvo = Esperanto
|aŭtoro = Radojica PETROVIĈ
|url = http://ilei.info/
|titolo = Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj
|titolo =
|eldonisto = ILEI
|dato = la 6-an de marto 2014
}}