Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
== Konferencejo kaj hoteloj ==
 
[[File:AteneoMontevideo.jpg|eta|maldekstre|Ateneo de Montevideo]]La konferenco okazos en moderne ekipitaj salonoj de la belega konstruaĵo de ''Ateneo'', en la urbocentro. ''Ateneo'' estas longtradicia urugvaja kultura institucio fondita en la jaro 1886, do preskaŭ samaĝulo de Esperanto. Ĝia laŭstatuta celo etasestas, koncizigite: „servi, en la etoso de absoluta spirita libero, al evoluigo de kulturo, promocii ĝian disvastigadon per libera diskuto pri ĉiuj principoj kaj tendencoj, kaj kontribui al defendo de ĝiaj principoj per ĉiuj legitimaj rimedoj servantaj al la vero kaj justeco” – jen tute adekvata okazejo kaj idea kadro por niaj diskutoj.
En promendistanca ĉirkaŭaĵo de la konferencejo troviĝas pluraj favorprezaj restoracioj, hosteloj kaj hoteloj ofertantaj ĉambrojn kun matenmanĝo, sendrata interreto kaj aliaj komfortaĵoj. Pliaj detaloj por loĝ- kaj manĝmendoj estos publikigitaj en [http://ilei.info/ la retejo de ILEI] kaj alimaniere.