Internacia Esperanto-Semajno IES-4 en Erevano, Armenujo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Linio 22:
== Pri Erevano, ĉefurbo de Armenujo ==
 
 
[[Dosiero:Sargis Pitsak.jpg|eta|220px|maldekstre|Unua paĝo de la [[Evangelio laŭ Sankta Marko]], en la [[armena lingvo]].]] {{w|Erevano}} estas la ĉefurbo de {{w|Armenujo}}, unu el la plej antikvaj urboj de la mondo. Erevano estis fondita en la jaro 782 antaŭ {{w|Kristo}}, fare de {{w|Urarto|urarta}} reĝo {{w|Argiŝti la 1-a}}, kaj nomiĝis Erebuni.
Armenujo estas lando kun mirakla etoso, kiu tuj altiros vian imagon ekzemple pro alteriĝo de la {{w|Arkeo de Noa}} sur biblia monto {{w|Ararato}} kaj vojaĝo de {{w|Marko Polo}} per la {{w|Silka Vojo}}.
 
Dum jarcentoj la nacio persiste defendiĝis kontraŭ konstanta danĝero de invado de pluraj popoloj, ĝi ĉiam defendis sian fortegan nacian identecon kaj savis ankaŭ sian unikan kulturon de asimilado.
 
Armenujo estas la unua lando en la mondo, kiu en la jaro 301 oficiale akceptis {{w|kristanismo}}n, kiel la ŝtatan religion. En Erevano troviĝas multe da preĝejoj de la 12-a ĝis 20-a jarcento. Kristana religio tiel fortege influis al armena kulturo, ke ĝi penetris en la landan pejzaĝon per siaj {{w|Ĥaĉkaro|ŝtonkruco}}j, dislokitaj eĉ sur la plej malproksimajn montaltaĵojn.
Hodiaŭ {{w|Erevano}} estas prospera, mondfama, energia kaj moderna urbo. De ĉiuj partoj de la urbo oni povas ĝui la panoramon de la biblia monto {{w|Ararato}}, la simbolo de {{w|Armenujo}}.