Vikinovaĵoj:Forigproponoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Venca24 (diskuto | kontribuoj)
Linio 67:
:Pri “prelego” 2: Ĉu iom da utila edukado taŭgas enkadre de libera retgazeto?
:Amike, --[[Uzanto:Piet-c|Piet-c]] ([[Uzanto-Diskuto:Piet-c|diskuto]]) 08:50, 10 Maj. 2014 (UTC)
::Estas mia eraro ke mi ne vidis la permesilon. Estonte mi spektos la paĝo(j)n pli diligente. Malgraŭe la nuna permesilo rajtigas nin represi la artikolon sed ne donas klaran respondon al pliaj demandoj, gravaj por Vikinovaĵoj - ĉu eblas ĝin traduki, ĉu eblas ĝin modifi (ekz. mallongigi), ktp. "Represi" povas signifi nur kopii sen modifo.
::Ĉiu gazeto aŭ retejo povas defini mem kion ili volas presi. Vikinovaĵoj ne servas ĉefe por "kopiado" de aliaj retejoj. Le Monde diplomatique ofertas opiniojn kaj analizojn<sup>[http://www.french-property.com/reference/french_newspapers/]</sup>, kio povas esti kontraŭ la neŭtrala vidpunkto (dependas de konkreta artikolo) kaj ankaŭ La Ondo de Esperanto ne definas sin kiel novaĵgazeton.
::Ne estas celo de Vikinovaĵoj eduki iun. (Se ne okazis iu decido de komunumo, pri kiu mi ne scias.) "Vikinovaĵoj estas projekto (...) celante provizi liberan novaĵretejon."<sup>[[Helpo:Kio Vikinovaĵoj estas]]</sup> Por novaĵretejo kiu devas esti neŭtrala certe taŭgas novaĵoj kaj raportaĵoj, eventuale intervjuoj, netaŭgaj estas komentoj, glosoj, kolonoj, fejetonoj, ka. (pro neŭtraleco), prelego eĉ ne estas ĵurnalisma stilo. Se tio daŭre estas diskutebla, ni povas komenci diskuton pri stiloj en la [[Vikinovaĵoj:Diskutejo|diskutejo]]. --[[Uzanto:Venca24|Venca24]] ([[Uzanto-Diskuto:Venca24|diskuto]]) 17:12, 14 Maj. 2014 (UTC)