UEA: Riĉprograma malferma tago: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
Katalin Kováts informis pri la 3-a [http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=536#1 Tutmonda Ekzamentago] (la 17-an de majo) kaj gvidis duonhoran RISKO-ludon, kutime ludatan en la retejo de [http://edukado.net/ludoj edukado.net]. Ĉar ĉeestis nur unu estrarano de UEA, Barbara Pietrzak – plimulto de ŝiaj kolegoj ja loĝas ekster Eŭropo – la oftan programeron ''Estraranoj respondas'' anstataŭis respondado de kvin anoj de la [http://www.akademio-de-esperanto.org/ Akademio de Esperanto]. Sub la gvido de prezidanto Christer Kiselman, kun la publiko interparolis vicprezidanto Brian Moon kaj la akademianoj Kováts, Tonkin kaj Pietrzak.
 
La programon fermis anglalingva informa filmo pri Esperanto, produktita de la usona landa asocio ELNA en 1984. En la duonhora filmo la fama televida figuro kaj aktoro [[w:en:Steve Allen|Steve Allen]] intervjuas {{w|William_R._Harmon|William Harmon}}.
 
La Libroservo de UEA vendis librojn kaj aliajn varojn sume por 1090 eŭroj. Ne surprizas, ke plej multe furoris du verkoj de Marjorie Boulton: [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=48 Poeto fajrakora], en kiu ŝi analizas la verkaron de {{w|Julio Baghy}}, kaj [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6137 Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj] kun la teksto de ŝia rememora prelego en la novembra Malferma Tago en 2004.