UEA: Riĉprograma malferma tago: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
Katalin Kováts informis pri la 3-a [http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=536#1 Tutmonda Ekzamentago] (la 17-an de majo) kaj gvidis duonhoran RISKO-ludon, kutime ludatan en la retejo de [http://edukado.net/ludoj edukado.net]. Ĉar ĉeestis nur unu estrarano de UEA, Barbara Pietrzak – plimulto de ŝiaj kolegoj ja loĝas ekster Eŭropo – la oftan programeron ''Estraranoj respondas'' anstataŭis respondado de kvin anoj de la [http://www.akademio-de-esperanto.org/ Akademio de Esperanto]. Sub la gvido de prezidanto {{w|Christer Kiselman}}, kun la publiko interparolis vicprezidanto Brian Moon kaj la akademianoj Kováts, Tonkin kaj Pietrzak.
 
La programon fermis anglalingva informa filmo pri Esperanto, produktita de la usona landa asocio {{w|Esperanto-Ligo por Norda Ameriko|ELNA}} en 1984. En la duonhora filmo la fama televida figuro kaj aktoro [[w:Steve Allen|Steve Allen]] (angle) intervjuas {{w|William_R._Harmon|William Harmon}}.
 
La Libroservo de UEA vendis librojn kaj aliajn varojn sume por 1090 eŭroj. Ne surprizas, ke plej multe furoris du verkoj de Marjorie Boulton: [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=48 Poeto fajrakora], en kiu ŝi analizas la verkaron de {{w|Julio Baghy}}, kaj [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6137 Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj] kun la teksto de ŝia rememora prelego en la novembra Malferma Tago en 2004.