La papo Francisko preĝis antaŭ la Muro de Lamentadoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La {{w|papo}} {{w|Francisko (papo)|Francisko}} preĝis ĉi-lunde antaŭ la {{w|Muro de lamentadoj}} en {{w|Jerusalemo}}, la plej sankta loko por {{w|judismo}}, kaj poste vizitis monumenton por la memoro de israelanoj viktimaj de terorismo dum sia tria tago en {{w|Mezoriento}}.
 
Francisko klinis la kapon, dum li preĝis kaj tuŝis la muron, la ununura kiu restas stara de la {{w|Dua Templo}} biblia. Li lasis paperon en la muro kun la teksto de la {{w|Patro nia}} skribita en sia denaska {{w|hispana lingvo}}. Tie li brakumis sian amikon, la {{w|rabeno}} argentina Abraham Skorka, kaj al la gvidanto de la islama argentina komunumo, Omar Abboud, kiuj kuniĝis al la oficiala delegacio, kiel monstraĵo de interreligia amikeco.
 
La du pasintaj papoj, {{w|Johano Paŭlo la 2-a}} kaj {{w|Benedikto la 16-a}}, ankaŭ vizitis la Okcidentan Muron. La unua por peti pardonon al judoj pro sufero fare de kristanoj al ili dum lia vizito en 2000, kaj la dua por peti pacon inter kristanoj, islamanoj kaj judoj. FranciscoFrancisko surprize invitis la prezidantojn de {{w|Israel}} kaj {{w|Palestino}} iri al {{w|Vatikano}} preĝi por paco venontmonate. Ambaŭ akceptis.
 
[[Dosiero:Canonization 2014- The Canonization of Saint John XXIII and Saint John Paul II (14036966124).jpg|eta|300px|maldekstra|La papo dum la kanonizado de Sanktulo Johano la 23-a kaj Sanktulo Johano Paŭlo la 2-a. {{Dosierfonto|Jeffrey Bruno/Wikimedia Commons}}]]
Linio 14:
{{Citaĵo|Ni nin respektu kiel fratoj kaj fratinoj [...] Ni lernu kompreni la suferon de aliaj. Neniu misuzu la nomon de Dio per la perforto.|Francisko}}
 
Dum lia lasta tago en Mezoriento li kunvenos kun la ĉefa rabeno de Israelo, la prezidanto de la lando kaj la ĉefministro, kun lokaj sacerdotoj kaj fine gvidos {{w|meso}}n ĉe la ĉambro de la {{w|lasta vespermanĝo}}, kie supoze {{w|Jesuo Kristo|Jesuo}} kundividis sian lastan nutraĵon kun siaj disĉiploj antaŭ ol esti krucumita. La reveno de Francisko al {{w|Romo}} estas planata iomete antaŭ ol la noktomezo.
 
== Fontoj ==