164 Partoprenis en la tria tutmonda ekzamentago: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
 
La testojn oni skribis en du geografiaj blokoj. Eŭropanoj kaj azianoj formis unu blokon, la amerikaj ekzamenlokoj la alian. Oni aplikis diversajn manierojn por sendi la testojn en sigelitaj kovertoj. Al du lokoj ili tamen ne alvenis ĝustatempe. Tial por tiuj lokoj – la ĉina urbo {{w|Zaozhuang}} kaj en {{w|Nikaragvo}} – estis aplikita la plano B, laŭ kiu oni, kun sekurigaj kondiĉoj, rete sendis la taskojn ĵus antaŭ la ekzameno. Surbaze de tiuj spertoj Katalin Kováts konkludas, ke venontfoje necesos plifruigi la finan daton de la aliĝperiodo.
 
 
Por pretiĝi por la ekzameno la partoprenontoj devis sisteme kaj serioze lerni la lingvon. Ilia komuna sperto pri sukceso plifortigas la komunumon kaj estas kialo por fieri. Kun tiu ideo estis lanĉita la paĝo [http://edukado.net/ekzamenoj/kandidatoj Pri kiuj ni fieras], kie la sukcesaj ekzamenitoj povas malkaŝi sian nomon. Jam pli ol 400 nomoj legeblas tie.