164 Partoprenis en la tria tutmonda ekzamentago: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
En kvin lokoj okazis ankaŭ parola parto. Pasintjare ĝi jam okazis en {{w|Arras}}, {{w|La Chaux-de-Fonds}}, {{w|Limoĝo}} kaj {{w|Tecámac}}, dum ĉi-jare {{w|Kuritibo}} unuafoje provis laŭ novteknologia maniero realigi ĝin.
{{-|maldekstre}}
Por la ekzamenoj kunlaboris pli ol 50 personoj. En la reta ekzamenado partoprenis {{w|Katalin Kováts}} ({{w|Nederlando}}), Petra Smidéliusz ({{w|Argentino}}), Márta Kovács ({{w|Hungario}}) kaj Zsófia Kóródy ({{w|Germanio}}). Por faciligi la organizajn taskojn kaj proceduron {{w|edukado.net|Edukado.net}} konstruigis, kun la financa subteno de {{w|Universala Esperanto-Asocio|UEA}}, [http://edukado.net/ekzamenoj/ker retan {{w|KER}}-agendon], kie la organizantoj povis sekvi laŭpaŝe siajn farendaĵojn, ricevi avertojn pri limdatoj kaj marki siajn faritaĵojn. La ĉeforganizanto Katalin Kováts esperis tiel havi malpli da korespondaj taskoj kaj redukti la nombron de mesaĝoj, interŝanĝataj pri ekzamenoj, kiu en ambaŭ pasintaj jaroj superis 1 000. Multaj kunlaborantoj ŝatis tiun novan laborformon.
 
La testojn oni skribis en du geografiaj blokoj. Eŭropanoj kaj azianoj formis unu blokon, la amerikaj ekzamenlokoj la alian. Oni aplikis diversajn manierojn por sendi la testojn en sigelitaj kovertoj. Al du lokoj ili tamen ne alvenis ĝustatempe. Tial por tiuj lokoj – la ĉina urbo {{w|Zaozhuang}} kaj en {{w|Nikaragvo}} – estis aplikita la plano B, laŭ kiu oni, kun sekurigaj kondiĉoj, rete sendis la taskojn ĵus antaŭ la ekzameno. Surbaze de tiuj spertoj Katalin Kováts konkludas, ke venontfoje necesos plifruigi la finan daton de la aliĝperiodo.