Boeing 777 de Malaysia Airlines kraŝis en Ukrainio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
<div style="float: left; margin-right: .5em; border: 0px solid #999999;">[[Dosiero: Malaysia Airlines Boeing 777-200ER PER Koch-2.jpg |thumb|left|250px| Boeing 777 de Malaysia Airlines]]</div>
 
La {{w|17-a de julio|17-an de julio}} en la teritorio de {{w|Ukrainio}} ĉe la limo kun {{w|Rusio}} kraŝis aviadilo {{w|Boeing}} 777 de {{[[:w:nl|Malaysia Airlines}}]] (nederlande), flugintafluganta de {{w|Amsterdamo}} al {{w|KualoKuala-Lumpuro}}. Ĝi komencis malsupreniĝon 50 km for de eniro al la rusiarusa aerspaco, kiun ĝi devis trapasi je 17-25 (laŭ la {{w|moskva tempo}}), kaj malaperis de la radaroj je 16-20 (loka horo) je flugnivelo 10 600 metroj. Poste oni trovis ĝin brulantabrulantan surtere apud vilaĝo Grabovo ({{w|Donecka provinco}}). Ĉiuj 280 pasaĝeroj kaj 15 skipanoj pereis.
 
Konsilanto de la ministro pri internaj aferoj de Ukrainio Anton Geraŝĉenko diris, ke la aviadilon paffaligis teroristoj de la tiel nomata Donecka Popola Respubliko pere de kontraŭaviadil-misiila instalaĵo “Buk”.
 
{{Citaĵo|La milicanoj ne havas tian armilon, kiu povus paffaligi aviadilon je flugnivelo 10 mil km. Ni havas kontraŭaviadil-misiilajn instalaĵojn, kiuj paffaligas maksimume je la alteco tri ĝis kvar kilometroj| Sergej Kavtaradze, proparolanto de la ĉefministro de Donecka Popola Respubliko}}
 
Tamen pli frue aperis sciigoj, ke fine de junio la milicanoj okupis la milittrupon A-1402 – la kontraŭaviadilan regimenton, kiu disponis ankaŭ je instalaĵoj “Buk”.
 
Dmitrij Timĉuk skribis en sia Fejsbuk-paĝo, ke la ukrainiaj militistoj en tiu regiono ne disponas pri kontraŭaviadila armilaro, kiun tamen laŭ liaj vortoj ofte uzas “porrusiaj batalantoj kaj taĉmentoj de la Armitaj Fortoj de Rusio”.
 
La rusia novaĵagentejo {{w|RIA Novosti}} citas vortojn de lokanoj:
{{citaĵo|Ni vidis kiel ĝin trafis misiilo, aŭdiĝis eksplodo, la aviadilo direktiĝis al la tero postlasante nigran fumon. De la ĉielo ŝutiĝis iuj splitaĵoj|Lokanoj de Donecka provinco}}
 
Germana flugkompanio {{w|Lufthansa}} anoncis, ke ĝia aviadiloj ne plu flugos al triaj landoj super Orienta Ukrainio. Rusia flugkompanio “Transaero” deklaris la samon rilate tutan Ukrainion.
 
Prezidanto de Ukrainio {{w|Petro Poroŝenko}} deklaris, ke la ukrainia armeo trafis neniujn celojn en la aero kaj postulis aranĝi internacian esploradon kun partopreno de {{w|Nederlando}}, {{w|Malajzio}} kaj la {{w| Internacia Civila Aviada Organizo}}. Prezidanto de Rusio {{w|Vladimir Putin}} esprimis sian profundan kondolencon al ĉefministro de Malajzio {{w|Naĝib Razak}}.
 
== Fontoj ==