Boeing 777 de Malaysia Airlines kraŝis en Ukrainio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La {{w|17-a de julio|17-an de julio}} en la teritorio de {{w|Ukrainio}} ĉe la limo kun {{w|Rusio}} kraŝis aviadilo {{w|Boeing}} 777 de [[:w:nl:Malaysia Airlines|Malaysia Airlines]] (nederlande), fluganta de {{w|Amsterdamo}} al {{w|Kuala-Lumpuro}}. Ĝi komencis malsupreniĝon 50 km for de eniro al la rusa aerspaco, kiun ĝi devis trapasi je 17-25 (laŭ la {{w|moskva tempo}}), kaj malaperis de la radaroj je 16-20 (loka horo) je flugnivelo 10 600 metroj. Poste oni trovis ĝin brulantan surtere apud vilaĝo Grabovo ({{w|Donecka provinco}}). Ĉiuj 283 pasaĝeroj kaj 15 skipanoj pereis.
 
Konsilanto de la ministro pri internaj aferoj de Ukrainio Anton Geraŝĉenko diris, ke la aviadilon paffaligis teroristoj de la tiel nomata Donecka Popola Respubliko pere de kontraŭaviadil-misiilamisila instalaĵo “Buk”.
 
{{Citaĵo|La milicanoj ne havas tian armilon, kiu povus paffaligi aviadilon je flugnivelo 10 mil m. Ni havas kontraŭaviadil-misiilajnmisilajn instalaĵojn, kiuj paffaligas maksimume je la alteco tri ĝis kvar kilometroj.| Sergej Kavtaradze, proparolanto de la ĉefministro de Donecka Popola Respubliko}}
 
Tamen pli frue aperis sciigoj, ke fine de junio la milicanoj okupis la milittrupon A-1402 – la kontraŭaviadilan regimenton, kiu disponis ankaŭ je instalaĵoj “Buk”.