Eksvalida viando estis sur la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
{{Ĉinio}}
{{Dato|23|07|2014|}}
Internaciaj varmarkoj, kiel Starbucks kaj Burger King, estas entiritaj en reputacian krizon, post kiam unu el iliaj provizantoj troviĝis liveranta eksvalidan viandon. Ĉi tiu plej lastatempa tutlanda skandalo pri manĝosekureco minacas disrompi provizoĉenojn de rapidmanĝejoj tra {{w|Ĉinio|Ĉinio}}.
 
La {{w|ŝanhajo|ŝanhaja}} manĝaĵprilaborejo Husi Food [Husi-Nutraĵo], kiu estas filio de OSI Group [OSI-Grupo] el {{w|Ilinojso}} en {{w|Usono}}, estas akuzita pri repakado de eksvalidaj kokaĵo kaj bovaĵo — viandmaterialoj liveritaj al rapidmanĝejoj, kiel restoracioj de KFC, McDonald's kaj Pizza Hut en Ĉinio.
 
La malkovro, rezultanta el dumonata sekreta esplorado farita de Dragon TV en {{w|Ŝanhajo}}, akiris firman atenton inter ĉinaj amaskomunikiloj kaj devigis McDonald's kaj KFC pardonpeti al siaj klientoj. De kiam la akuzoj fariĝis publikaj, la du ĉenoj kaj Pizza Hut anoncis planojn por forigi la pridemanditajn produktojn for de siaj menuoj.
 
Marde, Starbucks diris, ke kelkaj el ĝiaj butikoj vendis produktojn, kiuj enhavis kokaĵon aĉetitan el Husi, kaj aldonis, ke la kompanio jam ĉesis vendi la menuan eron “Chicken Apple Sauce Panini” [kokaĵa sandviĉo kun pomsaŭco]. Ankaŭ Burger King diris, ke ĝi forigis for de siaj bretoj ĉiujn produktojn liveritajn de Husi.
En la lastaj jaroj, Ĉinio vidis serion da skandaloj pri manĝosekureco, inkluzive de laktomalpurigo el 2008, kiu mortigis ses infanetojn kaj enhospitaligis ĉirkaŭ 300 mil bebojn.
 
Lastmonate, Ĉinio diris, ke ĝi trudos pli altajn punmonojn al atencantoj de manĝosekureco kaj eksigos altrangajn funkciulojn, se la atencoj ofte okazos. La ĉina ĉefministro {{w|Li Keqiang}} [li keĉjang] diris en marto, ke lia registaro pritraktos atencojn de manĝosekureco per “peza pugno”.
 
Hema Hen Wenrou [hema hen ŭenroŭ] rezonas sur populara tviter-simila Sina Weibo [sina ŭejbo], kian efikon la esplorado povas havi por Ĉinio:
<!-- OSI Group el Ilinojso en Usono -->
[[kategorio: Weibo]]
[[kategorio: amaskomunikiloj]]
[[kategorio: LI Keqiang]]
 
[[kategorio: Azio]]
[[kategorio: Ĉinujo]]
[[kategorio: Ŝanhajo]]
[[kategorio: Guanĝi]]
[[kategorio: Ilinojso]]
[[kategorio: Usono]]
21 679

redaktoj