Eksvalida viando estis sur la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La {{w|ŝanhajo|ŝanhaja}} manĝaĵprilaborejo Husi Food [Husi-Nutrado], kiu estas filio de OSI Group [OSI-Grupo] el {{w|Ilinojso}} en {{w|Usono}}, estas akuzita pri repakado de eksvalidaj kokaĵo kaj bovaĵo — viandmaterialoj liveritaj al rapidmanĝejoj, kiel restoracioj de KFC, McDonald's kaj Pizza Hut en Ĉinio.
 
La malkovro, rezultanta el dumonata sekreta esplorado farita de Dragon TV en {{w|Ŝanhajo}}, akiris firman atenton inter ĉinaj amaskomunikiloj kaj devigis McDonald's kaj KFC pardonpeti al siaj klientoj. De tiam, kiam la akuzoj fariĝis publikaj, la du ĉenoj kaj Pizza Hut anoncis planojn por forigi la pridemanditajn produktojn for de siaj menuoj.
 
Marde, Starbucks diris, ke kelkaj el ĝiaj butikoj vendis produktojn, kiuj enhavis kokaĵon aĉetitan el Husi, kaj aldonis, ke la kompanio jam ĉesis vendi la menuan eron “Chicken Apple Sauce Panini” [kokaĵa sandviĉo kun pomsaŭco]. Ankaŭ Burger King diris, ke ĝi forigis for de siaj bretoj ĉiujn produktojn liveritajn de Husi.