Eksvalida viando estis sur la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Marde, Starbucks diris, ke kelkaj el ĝiaj butikoj vendis produktojn, kiuj enhavis kokaĵon aĉetitan el Husi, kaj aldonis, ke la kompanio jam ĉesis vendi la menuan eron “Chicken Apple Sauce Panini” [kokaĵa sandviĉo kun pomsaŭco]. Ankaŭ Burger King diris, ke ĝi forigis for de siaj bretoj ĉiujn produktojn liveritajn de Husi.
 
Responde al la plej lastatempa manĝoteruro, la Ŝtata Administracio pri Medikamentoj kaj Manĝaĵoj, kiu kontrolas aferojn pri manĝosekureco{{w|nutra sekureco}}, promesis fari ĝisfundan esploradon. La prilabora fabriko de Husi estis fermita de la aŭtoritatularo de Ŝanhajo.
 
En la lastaj jaroj, Ĉinio vidis serion da skandaloj pri manĝosekureco, inkluzive de laktomalpurigo el 2008, kiu mortigis ses infanetojn kaj enhospitaligis ĉirkaŭ 300 mil bebojn.
 
Lastmonate, Ĉinio diris, ke ĝi trudos pli altajn punmonojn al atencantoj de manĝosekureco{{w|nutra sekureco}} kaj eksigos altrangajn funkciulojn, se la atencoj ofte okazos. La ĉina ĉefministro {{w|Li Keqiang}} [li keĉjang] diris en marto, ke lia registaro pritraktos atencojn de manĝosekureco{{w|nutra sekureco}} per “peza pugno”.
 
Hema Hen Wenrou [hema hen ŭenroŭ] rezonas sur populara tviter-simila Sina Weibo [sina ŭejbo], kian efikon la esplorado povas havi por Ĉinio:
 
:“Ni atendu la rezultojn de la esplorado. Se atencantoj estus ja severe punitaj, tio povus esti laŭta vekvoko pri manĝosekureco{{w|nutra sekureco}} en Ĉinio.”
 
Weibo-uzanto el la sudokcidenta provinco {{w|Gŭangŝjio|Gvanŝio}} ({{w|Hanyu Pinyin|pinjine}}: ''Guǎngxī'') laŭdis la ĵurnalistojn, kiuj laboris por malkovri aferojn pri manĝosekureco{{w|nutra sekureco}}:
 
:“Temas pri la manko de socia konscienco ĉe la kompanioj, ankaŭ pri la manko de kontrolado fare de la ŝtato. Kiam ĉinoj povas trankviliĝi pri eksterhejma manĝado? Mi ankaŭ vidis la sindediĉon de ĵurnalistoj; ili estas la okuloj de nia socio. Mi salutas ĉiujn el ili.”
[[kategorio: Sano]]
[[Kategorio: Nutrado]]
[[kategorio: nutra sekureco]]
[[kategorio: Ŝanhaja Husi-Nutrado]]
[[kategorio: OSI-Grupo]]
21 679

redaktoj