Eksvalida viando estis sur la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Ĉinio}}
{{Dato|23|07|2014|}}
Internaciaj varmarkoj, kiel Starbucks kaj Burger King, estas entiritaj en reputacian krizon, post kiam unu el iliaj provizantoj troviĝis liveranta eksvalidan viandon. Ĉi tiu plej lastatempa tutlanda skandalo pri manĝosekureco{{w|nutra sekureco}} minacas disrompi provizoĉenojn de rapidmanĝejoj tra {{w|Ĉinio|Ĉinio}}.
 
La {{w|ŝanhajo|ŝanhaja}} manĝaĵprilaborejo Husi Food [Husi-Nutrado], kiu estas filio de [[w:en:OSI Group|OSI Group (angle)]] [OSI-Grupo] el {{w|Ilinojso}} en {{w|Usono}}, estas akuzita pri repakado de eksvalidaj kokaĵo kaj bovaĵo — viandmaterialoj liveritaj al rapidmanĝejoj, kiel restoracioj de KFC, McDonald's kaj Pizza Hut en Ĉinio.
Linio 11:
Responde al la plej lastatempa manĝoteruro, la Ŝtata Administracio pri Medikamentoj kaj Manĝaĵoj, kiu kontrolas aferojn pri {{w|nutra sekureco}}, promesis fari ĝisfundan esploradon. La prilabora fabriko de Husi estis fermita de la aŭtoritatularo de Ŝanhajo.
 
En la lastaj jaroj, Ĉinio vidis serion da skandaloj pri manĝosekureco{{w|nutra sekureco}}, inkluzive de laktomalpurigo el 2008, kiu mortigis ses infanetojn kaj enhospitaligis ĉirkaŭ 300 mil bebojn.
 
Lastmonate, Ĉinio diris, ke ĝi trudos pli altajn punmonojn al atencantoj de {{w|nutra sekureco}} kaj eksigos altrangajn funkciulojn, se la atencoj ofte okazos. La ĉina ĉefministro {{w|Li Keqiang}} [li keĉjang] diris en marto, ke lia registaro pritraktos atencojn de {{w|nutra sekureco}} per “peza pugno”.