Vikinovaĵoj intervjuas al Jorge Montanari, trejnisto de la Esperanta Selektitaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Remux (diskuto | kontribuoj)
Remux (diskuto | kontribuoj)
e Korekto
Linio 6:
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Donu al ni etan resumon pri kiu vi estas kaj kion vi faras por vivi.'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Saluton, mi estas Jorge Montanari el Argentino, mi estas sciencisto pri nano-teknologio kaj universitata profesoro. Mi ankaŭ estas verkisto kaj apartenas al mojosa grupo kiu nomiĝas ''Bola sin manija'', kio signifas en la hispana "Pilko sen manumo". Ĝi estas blogo, radio-elsendo kaj eldonejo pri alternativaj sportoj.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Kiam vi lernis esperanton?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Mia patro, kiu ne estas esperantisto, donacis libron "Kurso de Esperanto" al mi, kaj jam en la jaro 2000 mi kontaktis la lokan asocion por fari kurson kun profesoro Mario MIRANDA, kaj tiel mi fine lernis la lingvon.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Kio estas la {{w|NF-Board|Non-FIFA football}}, CONIFA kaj la CSANF (Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj)?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} La NF-Asocio, kaj CONIFA, kiu ankaŭ agas simile, kunigas futbalajn selektitatojn kiuj ne povas esti agnoskataj de {{w|FIFA}} ĉar ili ankaŭ ne estas agnoskataj de UNO, kiel {{w|Kurdio|Kurdistano}} kaj {{w|Laponio}}, sed ankaŭ senlandaj nacioj kiel la {{w|Ciganoj|cigana popolo}} kaj ankaŭ nacioj kies ligo estas difinita per lingvo, kiel ekzemple la {{w|Okcitanio|okcitana selektitaro}}.
 
La CSANF estas branĉo de tiuj internaciaj organizoj. La CSANF prizorgas la matĉojn kaj teamojn en Sudameriko, en ĝi membras kelkaj indiĝenaj teamoj, insuloj, ktp.
Linio 20:
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Kiel naskiĝis la ideo krei esperantan teamon kaj kiuj estas la personoj kiuj tion elpensis?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}}En la grupo Pilko sen manumo, ni eldonis libron en la jaro 2012 pri la gloraj momentoj de nekonataj teamoj kaj tie estis ĉapitro pri la ne-FIFA mondo. Ni ekkomencis revi pri prezenti novan teamon kaj kiam mi sciis ke la UK okazos en Bonaero kaj esperantistoj de la tuta mondo venos ĉi tien, mi tuj komprenis ke tiu estos la perfekta okazo.
 
[[Dosiero:Esperanta uniformo 02.jpg|thumb|Uniformo de la Esperanta Selektitaro{{Dosierfonto|Jorge Martinetti Montanari}}]]
Linio 26:
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Kiamaniere vi organizis la matĉon? Al kiuj vi kontaktis?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Mallonge, ni kontaktis al Gonzalo PARADA el CSANF kaj li ŝategis la proponon kaj kelkaj horoj poste li proponis al la armen-devena komunumo kiel kontraŭa teamo.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Ĉu iu esperanta organizo apogas la matĉon kaj la teamon? Kio pri {{w|UEA}}? Ĉu ili apogas?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Ĉar la matĉo ne estis originale inter la prioritatoj de UEA por la organizo de UK, ĝi ne subtenis ekonomie la matĉon. Sed ni estas tre kontentaj ĉar ili ĉiam apogis la ideon. Ni multe dankas al {{w|Clay Magalhães|Clay MAGALHÃES}} (Konstanta Sekretario de UEA), Francisco CABRERA (Prezidanto de Argentina Esperanto-Ligo) kaj {{w|Osmo BULLER}} (Ĝenerala Direktoro de UEA), ĉar ili mem proponis ke la matĉo estu oficiala programero dum UK.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Ĉu aliaj ne-esperantistaj organizoj vin apogas? Ĉu eble argentinaj organizoj?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Jes. La Bonaera Registaro post multe da nia laboro, sendante leterojn, alvokante personojn, ktp. Apogis nin per la permeso de la uzo de la stadiono ''Polideportivo Colegiales'' kie okazos la matĉo.
 
Fakte, dimanĉe, ni feliĉe sciis ke la NF-Board, la tutmonda organizo, jam akceptis la proponon de Esperanto kiel monda teamo. Do ni baldaŭ plenumos la aliĝilon por vere realigi tiun revon. Tio estas mirinda afero por ni.
Linio 40:
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Kiom da personoj apartenas al la esperanta teamo kaj kiel ili sciis pri la matĉo? El kiuj landoj ili venas? Kiel ili aliĝis al la teamo?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Ni alvokis pere de UEA, Facebook, ktp, Esperantistojn kiu volus partopreni. Ni ankaŭ ricevis postulojn de kelkaj apogantoj de Esperanto kiujn ni konis de longe, kaj ili faris rapidan kurseton kun ni por interkompreniĝi kun la UK-ludantoj.
 
Ni trejnis pasintsabate kaj ni difinis ludantaron el 20 ludantoj. Ili venas el Argentino -kompreneble- {{w|Rusio}}, {{w|Germanio}}, {{w|Demokratia Respubliko Kongo}}, {{w|Brazilo}}, {{w|Nikarakvo}} kaj Kolombio. Sed ili vere loĝas en {{w|Esperantujo}}.
Linio 46:
En la aliĝilo estis bazaj demandoj, ekzemple: Ĉu vi estas atakanto, ĉu vi ludas kutime, ktp, por helpi nin prepari la aferon.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Kiuj estas la trejnistaro? El kiom da landoj? Ĉu la trejnanta teamotrejnistaro jam havas sperton pri ĉi tiaj matĉoj?'''
 
{{Respondo|Jorge Montanari}} La trejnistaro konsistas el mi, Jorge Montanari, kune kun Francisco GODINEZ kaj Juan ÁLVAREZ. La kunlaboranto estas la golula trejnisto Jumagu GUTIERREZ, ĉiuj el ni estas argentinanoj kiuj apartenas al la grupo Pilko sen manumo. Ĉiuj en Pilko sen manumo helpas nin, ni tuttempe vidas futbalon kaj memlernis multe pri trejnado, tial ni pensas ke ni sukcesos.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Vi diris al mi, ke post la matĉo, la esperanta teamo ricevos atestilon kaj iĝos membro de CSANF, ĉu ne? Kion tio signifas? Ĉu la esperanta teamo povos tiam ludi kontraŭ aliaj teamoj aŭ partopreni monpokalonmondpokalon?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Jes, la esperanta teamo ricevos atestilon kaj membriĝos en CSANF. La teamo estos invitota al turniroj, matĉoj kaj alternativaj mondpokaloj.
 
Ni havas ideon por partopreni tiajn eventojn. Ĉar kvankam estus tre multkosta la partopreno de monda teamo, ni povus prezenti regionan teamon kie loke okazos la turniro. Ekzemple, se tiu NF-mondpokalo okazus en {{w|Afriko}}, ni povus prezenti teamon de afrikaj esperantistoj.
Linio 58:
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Ĉu vi celas ke la teamo ludu dum e-renkontiĝoj?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Jes, tiu estas la alia flanko de la ideo: Realigi la organizadon de matĉoj dum ĉiu UK, kaj ankaŭ en {{w|IJK}} povus okazi. Por tiuj matĉoj oni invitos lokan kontraŭan teamon ĉiufoje. Por ni eble estus bone ludi kontraŭ Okcitanio, {{w|Provenco}} aŭ {{w|Nizo}}, kiuj havas famajn NF-teamojn.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''En la reto aperis fotoj de la teamo. Ĉu la tuta teamo jam trejnis kune? Kia estis la sperto? Ĉu la teamo bone ludas kune?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Jes, fakte ili volonte venis por trejni dum la sama tago en kiu ili alvenis en Argentinon, nur Emile MALANDA el Afriko ne partoprenis ĉar lia flugo alvenis unu tago poste.
 
Kelkajn ludantojn ni mem rapide kunportis el la flughaveno por ke ili povu partopreni la trejnadon. Tiu estis freneza tago, ĉar tiu estis la nura okazo kiun ni havis por interkoniĝi kaj vidi kiom lertajn ili estis. La teamo ludis multe pli bone ol ni unue pensis. Ni estas surprizitaj kaj kontentaj, ni havas tre bonan ludantaron.
Linio 68:
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Kiel vi decidis la postenojn/rolojn de la ludantoj?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}}En la aliĝilo ni demandis pri la roloj, sed poste laŭ nia scio pri futbalo dum la praktiko ni ŝanĝis la postenojn de kelkaj por ke la teamo pli bone ludu.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Kiu desegnis la uniformon?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}}La Grupo pilko sen manumo desegnis la uniformojn.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''La kreado de la uniformo certe kostis monon. Kiu pagis tion? Ĉu ekzistas aliaj kostoj: Pago de la salajroj de la arbitraciistoj? Ĉu oni pagas al vi kaj al la ludantoj? Ĉu UEA apogis vin mone? El kie vi ricevis monon por tion pagi'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} La uniformojn pagis mi kaj Francisco Cabrera, Prezidanto de {{w|Argentina Esperanto-Ligo}} kaj {{w|Loka Kongresa Komitato|LKK}}. La arbitraciisto estas S-ro Osvaldo MARCONI, kiu estas oficiala argentina arbitraciisto apartenante al SADRA, la asocio kiu kunigas la arbitraciistojn en Argentino, li laboros volontule ĉar li multe ŝatis la ideon.
 
CSANF donos pokalon al la venkonto kaj al la venkoto, ĉar ili ŝatas agi tute malsimile al la FIFA, kiu reprezentas la mondon en kiu nur ŝajnas esti loko por venkanto, ĉu ne?
Linio 84:
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Jam rilate al la matĉo. Kiam ĝi okazos?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} La matĉo okazos ĵaŭde je la oka kaj duono (Laŭ la Argentina horzono), sed se pluvas la matĉo okazos sabate vespere post la solena fermo de la UK. Se ankoraŭ pluvas sabate la matĉo okazos venontsemajne kun la ludantoj kiuj ankoraŭ restos en Bonaero. Sed espereble ni ludos ĉi-ĵaŭde, tiu estas la plej bona opcio, kaj la plej bona festo por la UK kaj por ni. Ni ne volas atendi, ni volas eniri en la futbalkampon nun.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Kiel oni povas ĉeesti ĝin? Ĉu oni devas pagi por eniri?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} La eniro estas tute senpaga kaj malfermita al ĉiu persono en la mondo, do tio estas la sola malferma evento de la tuta UK. Ni akceptos manĝaĵojn por donaci ilin al {{w|NRO|NRO-j}} pere de la Bonaera Registaro. Do se iu volas alporti rizon, ktp, tio estas tre bonvena.
 
La stadiono lokiĝas ene de la urbo kaj estas facile atingebla per publika transporto. De la kongresejo ni rekomendas iri per metroo. Morgaŭ plia informo aperos en la ĉiutaga bulteno de la kongreso. Ni gvidos la kongresanojn por ke ili facile atingu la lokon. La kvartalo Colegiales estas bela kaj sekura.
Linio 94:
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Ĉu vi propagandis la eventon por allogi ne-esperantistan spektantaron?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Jes, per mia radio-elsendoj, blogo, Facebook, ktp. Ni ankaŭ esperas ke la informo aperu en gravaj ĵurnaloj dum ĵaŭdo. La armena komunumo ankaŭ alvokas sian apogantaron.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Ĉu la kongresantoj ĉeestos la matĉon? Se jes, ĉu vi scias ĉu gravuloj kiel la Prezidanto de UEA aŭ similaj ĉeestos?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Jes, mi esperas ke ili ĉeestu la matĉon. La plej grava reprezentantoj de la esperanta komunumo prelegos antaŭ la matĉo, kaj ankaŭ aŭtoritato de la armena komunumo prelegos. La himnoj de Esperanto kaj Armenio estos ludataj. Ni kantos {{w|La Espero|La Esperon}}, ni praktikas por forte, elkore kaj feliĉe kanti ĝin.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Kiel vi pensas ke estos la matĉo? Ĉu vi estas atakema aŭ defendema trejnisto? Kia estos via taktiko?'''
Linio 106:
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Fakte, ne ekzistas multaj fakvortaroj pri futbalo, ĉu vi faris esploradon pri la terminologio kiun vi uzos por organizi vian teamon en la kampo kaj doni ordonojn?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Jes, ni esploris rete por pli bone scii pri tio. Al la ludantoj kiuj ankoraŭ ne regas la lingvon ni donis vortareton 50-vortan per kiu ni konsideras ke estos sufiĉa por paroli en la kampo: ''Iru, Venu, Jes, Ne, Ĉi tie, Pasigu''. Kaj ni pensas ke la pilko parolas ankaŭ, kaj la futbalo estas ankaŭ internacia lingvo, tial ni pensas ke Esperanto kaj futbalo devas esti kune.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Kiom longa estos la matĉo?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} 90 minutoj, ĝi estos tute laŭleĝa kaj laŭregula futbala matĉo, pro tio ni bezonas profesia arbitraciisto por ke ĝi estu agnoskita poste kiel la unua matĉo (De Esperantujo) oficiale.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Ĉu la matĉon oni filmos? Ĉu eblos vidi ĝin per la reto?. Vi havas tutmondan fanatikaron kiu volas vin apogi kaj vidi.'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Espereble ĝi estos filmota de UK kaj kelkaj amikoj. Mi laboras en la LKK kaj ĉi-jare mi estos la Prezidanto de {{w|Internacia Kongresa Universitato}} (IKU), mi ne povas prizorgi tiujn aferojn, nuntempe ni estas ene de la kongresejo respondante la demandojn. Sed pri tiaj aferoj, mi scias ke kelkaj amikoj planas ĝin filmi kaj poste alŝuti al Youtube por ke ĉiu esperantisto povu ĝin vidi.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Post la matĉo kiuj estas viaj planoj pri la teamo? Ĉu vi jam havas kontakton por okazigi aliajn matĉojn?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Post la matĉo mi pensas ke ni devus iri al dancejo nomita "Esperanto" por iomete festi. La kontaktojn ni daŭrigos kompreneble.
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Finfine kion vi volas aldoni?'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Mian koran dankon al la tuta esperanta teamo por la intereso pri la teamo kaj pri la matĉo, pro sia apogo, pro siaj demandoj. Futbalo estas ankaŭ kulturo, kuniĝo, amikeco, frateco, tial Esperanto kaj futbalo devas iri kune. Ankaŭ ni esperas helpi la disvastigon de Esperanto per ĉi tiu maniero, certe multaj personoj kiuj scias nenion pri Esperanto pensas ke ĝi ne plu ekzistas, nun scios ke Esperanto daŭre ekzistas forta kaj viva. Ni diros "Jen ni".
 
{{Demando|Ivan Quintero}}'''Mi deziras grandan sukceson al vi. Ni venkos!'''
 
{{Respondo|Jorge MartinettiMontanari}} Denove dankon, kaj sciu ke kvankam la kontraŭa teamo ludas kune de longe kaj trejnas kune ĉiusemajne, ni klopodos venki, ni ludos serioze kaj konsciaj pri la movado kiun ni reprezentas. Antaŭen Esperanto, ni venkos, ni klopodos gajni la pokalon de la internacia frateco ĉi-jaŭde.
 
== Fontoj ==