Du Ŝakludantoj mortis dum la Ŝakolimpiado en Norvegio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
lingvohelpilo.
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
laŭ lingvohelpilo.
Linio 3:
Du ludantoj forpasis dum la [[w:en:41st Chess Olympiad|41-a Ŝakolimpiado]] (angle) okazinta de la 1-a ĝis la 14-a de aŭgusto ĉe {{w|Tromsø}}, {{w|Norvegio}}, informis la loka polico. La unua el ili, Kurt Meier, svisdevena kaj 67-aĝa, estis la dua tablisto de la teamo de {{w|Sejŝeloj}}. Lia forpaso okazis dum lia matĉo kontraŭ la {{w|Ruando|ruandano}} Alain Niyibizi. Post kiam li falis sur la tablon, la kuracistoj provis {{w|Kora-pulma revivigo|revivigi}} lin dum pli ol tridek minutoj, tamen, sensukcese.
 
Laŭ {{w|El País}}, tiu estis "momento de teroro amasa" pro la krioj de pluraj personoj. Tamen, la ĥaoso okazigita pro la konfuzo de kelkaj ĉeestantoj, kiuj pensis, ke temis pri {{w|Bombo|bomb-alerto}}, ne daŭris longe, ĉar la juĝistoj klarigis la okazaĵon. Panagiotis Nikolópulos, ĉefjuĝisto, decidis, ke la matĉoj daŭrigu, samtempe, ke kuracistoj, flegistinoj kaj gardistoj kreis sekuran zonon ĉirkaŭ Meier. Lia filo, unua tablisto de Sejŝeloj, la kontraŭantoj ruandaj kaj aliaj ludantoj, ploris dum la revivig-provo.
 
{{Citaĵo|Tiel kiel estis la pecoj en tiu momento, mi pensas, ke Meier kredis, ke li gajnus, kiam lia kontraŭulo trovis kombinon, kiu garantiis la egaliĝon. Ĵuse tiam li ekfalis po iomete en sia seĝo, kaj finfine sia kapo falis sur la {{w|Ŝakluda tabulo|ŝaktabulon}}.|Héctor Mejía, juĝisto.}}