Kampanjo en Twitter por promocii la eŭskan inter la katalunoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Remux (diskuto | kontribuoj)
By Remux!
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 04:40, 3 sep. 2014

Merkredo, la 3-a de septembro 2014

Kampanjo en Twitter por promocii la lernadon de la eŭskan lingvon en Katalunio fare de Euskal Etxea (Eŭska centro) iĝis virusa post kelkaj horoj de sia lanĉiĝo.

Por allogi personojn aliĝi al la komenconta kurso pri la eŭska lingvo, Euskal Etxea proponis al uzantoj de Twitter uzi la etikedon #euskaraéslhora, kiu estas vortludo kun la vortoj Euskara (la nomo de la eŭska lingvo eŭsk-lingve) kaj ara és l'hora ("Nun estas la ĝusta horo" katalun-lingve), tiu lasta katalun-lingva frazo estas lastatempe ofte uzata por la apogantoj de la katalunia sendependiĝo el Hispanio.

Por partopreni la kampanjon la uzantoj devas skribi kiun estas sia plej ŝatata eŭska vorto kaj uzi la etikedon #euskaraéslhora, krome la partoprenanto devas nomumi aliajn personojn por ke ili ankaŭ partoprenu. Euskal Etxea lotumos ĉemizon kaj sakon inter ĉiuj la partoprenantoj de la kampanjo.


Fontoj