La anglalingva Vikipedio malŝaltiĝos por protesti kontraŭ SOPA: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Remux (diskuto | kontribuoj)
By Remux!
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 01:10, 18 jan. 2012

Merkredo, la 18-a de januaro 2012

Prototipo aviza kiu aperus en la angla Vikipedio, ĝi celas helpi la uzanton sendi siajn opiniojn al la anoj de la Usona Kongreso pri la "SOPA"-a leĝo.
Bildoj kiu instigas protesti kontraŭ la "SOPA"-a leĝo.

Jimmy Wales la fondinto de Vikipedio anoncis antaŭhieraŭ per sia Tŭitera konto ke la angla versio de Vikipedio malŝaltiĝos la 18-an de januaro por protesti kontraŭ la leĝo SOPA, angla sigloj por Stop Online Piracy Act (Esperante: Haltu interretan piratadon Ago), kiu oni proponas aprobi je la Usona Kongreso, la malŝalto daŭros 24 horojn. Al la tiel nomata "Wikipedia Blackout" ankaŭ kuniĝis aliaj TTT-ejoj kiel "Reddit" kaj la bloga paĝo "Boing Boing". Aliaj enterprenoj kiu apogas la protestan kampanjon estas Google, Yahoo!, eBay, Facebook kaj Twitter.

Atendu stundentoj! Faru viajn taskojn frue. Vikipedio protestos merkrede kontraŭ SOPA!
Jimmy Wales per sia tŭitera konto

Malĝrau tio la estro de tŭitero, Dick Costolo, taksis la decido de Wales kiel "stultaĵo", tamen li diris ke tio ne signifas ke tŭitero ĉesi ĝian apogon al la protesto kontraŭ SOPA.

Protesto de Mozilla kiu aperis la 16-an de novembro 2011
Tio estas stultaĵo. Fermi tutmondan entreprenon por respondi nacian politikan aferon estas stultaĵo
Dick Costolo

Tiu tago, en la paĝoj de la angla Vikipedio nure aperos paĝojn kiu temas pri la usonaj leĝprojektoj "SOPA" kaj "PIPA" kaj donos informon al la uzantoj kaj legantoj pri kiel sendi siajn plendojn al la anoj de la usona kongreso. Oni kalkulas ke pli ol 100 milionoj da retumanto rezultos afekciotaj pro la Vikipedia protesto.

Fontoj