Eksvalida viando estis sur la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
La malkovro, rezultanta el dumonata sekreta esplorado farita de [[w:fr:Dragon TV|Dragon TV]] (france) en {{w|Ŝanhajo}}, akiris firman atenton inter ĉinaj amaskomunikiloj kaj devigis McDonald's kaj KFC pardonpeti al siaj klientoj. De tiam, kiam la akuzoj fariĝis publikaj, la du ĉenoj kaj Pizza Hut anoncis planojn por forigi la pridemanditajn produktojn for de siaj menuoj.
 
Marde, Starbucks diris, ke kelkaj el ĝiaj butikoj vendis produktojn, kiuj enhavis kokaĵon aĉetitan el Husi, kaj aldonis, ke la kompanio jam ĉesis vendi la menuan eron “Chicken Apple Sauce Panini” [kokaĵa sandviĉo kun pomsaŭco]. Ankaŭ Burger King diris, ke ĝi forigis for de siaj bretoj ĉiujn produktojn liveritajn de Husi.
 
Responde al la plej lastatempa nutra teruro, la [[w:en:China Food and Drug Administration|Ŝtata Administracio pri Medikamentoj kaj Nutrado]] (angle), kiu kontrolas aferojn pri {{w|nutra sekureco}}, promesis fari ĝisfundan esploradon. La prilabora fabriko de Husi estis fermita de la aŭtoritatularo de Ŝanhajo.