Brazila Senato mallaŭdas usonan decidon pro nuligi aĉeton de ĉasaviadiloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
+nova
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:17, 2 mar. 2012

Vendredo, la 2-a de marto 2012

Braziljo - La Senata Komitato pri Eksteraj Aferoj kaj Nacia Defendo admonis la sinteno de la usona registaro por nuligi la aĉeto de 20 ĉasaviadiloj de Brazila Entrepreno de Aeronaŭtiko (Embraer). La prezidanto de la komitato kaj iama prezidanto de la respubliko Fernando Collor de Mello (PTB-AL), emfazis ke la iniciato de la prezidanto Barack Obama "ĝenas la partnereco inter brazilanoj kaj usonanoj en unu grava temo, kiel la defendo."

Collor diris en sia parolado ĉe la komenco de la kunveno de komitato, ke la decido de la usona registaro estis protektisma decido kaj kontraŭas fundamentajn principojn "de internaciaj bonaj agoj". Li ankaŭ asertis ke la 30-an de decembro 2011, Usono plenigis la procezon de konkurenco kaj anoncis la elekton de Embraer por provizi "Super Tucano" ĉasaviadilojn .

Laŭ la parlamentano, la iniciato estas eĉ pli malutila por komerco inter la du landoj, ĉar nuntempe la brazila registaro serĉas, kun la apogo de la leĝdona povo, instigi la disvolviĝon de la defenda industrio. La Usono intencas vendi al Brazilo F-18 "Super Hornet" ĉasaviadilojn, en procezo de modernigo de la brazila Aerarmeo (FAB).

Fontoj