KSU volis devigi enmigrintojn paroli la germanan hejme: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Remux (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '{{Germanio}} {{Dato|{{subst:CURRENTDAY}}|{{subst:CURRENTMONTH}}|{{subst:CURRENTYEAR}}|}} La ĵurnalo ''Bild am Sonntag'' publikigis dokumenton de la politika organizo {{w|Krista...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:45, 14 dec. 2014

Dimanĉo, la 14-a de decembro 2014

La ĵurnalo Bild am Sonntag publikigis dokumenton de la politika organizo Kristan-Sociala Unio en Bavario (Christlich-Soziale Union in Bayern, CSU germane), en kiu ili diras ke la lingvo estas fundamenta por la integriĝo.

"Kiu volu enloĝiĝi ĉi tie longedaŭre devos estu devigita paroli la germanan lingvon en la publikaj spacoj kaj ene de la familio" diras la teksto de CSU, destinota esti debatita dum la ĉijara kongreso de la partio.

La kritikoj estis tujaj en la sociaj retejoj kaj inter la politika klaso, malgraŭ tio ke la ĝenerala sekretario de CSU certigas ke la propono kalkulas je "granda apogo" ene de la partio. La ĝenerala sekretario de Kristandemokrata Unio de Germanio (Christlich Demokratische Union Deutschlands, CDU germane) al kiu apartenas Angela Merkel, Peter Tauber, respondis moke per sia konto en socia retejo ke "al politiko tute ne koncernas la lingvon kiun mi parolas hejme, estu ĝi la latina, la klingona aŭ la dialekto hesia".

Siaparte, la ĉefulino de Socialdemokratia Partio de Germanio (Sozialdemokratische Partei Deutschlands, SPD germane), Yasmin Fahimi, diris ke la propono estas "tute stulta".

Nur mankas ke CSU diru al civitanoj ke la matoj de iliaj domoj devas esti bluaj kaj blankaj
Eike Hallitzky, Verda Partio de Bavario

CSU defendis la proponon dirante ke la bona regado de la germana nepras por ke "la kunvivado funkciu". "Tial gravas ke la infanoj parolu ankaŭ germanan hejme", diris la prezidanto de la Interna Komisio de germana federala parlamento Wolfgang Bosbach.

Multaj civitanoj priŝercis la proponon en la sociajretejoj, pere de la kradmarko #YallaCSU, pro la araba vorto yallah, Esperante "Ĉu vere?".

Ĉirkau 20% el la 80 milionoj da enloĝantoj de Germanio devenas, ili aŭ iliaj gepatroj, de alia lando. Lau datumoj de la Eŭropa Unio cititaj de BBC, Germanio estis la ĉefa eŭropa destino de inmigrado en 2012, ankaŭ ĝi estas la lando kii pli ricevas azilopetojn en la mondo.


Fontoj