Forpasis la lasta hispana "justulino inter la popoloj": Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Wikiseldon (diskuto | kontribuoj)
ligiloj
Wikiseldon (diskuto | kontribuoj)
e bildo
Linio 2:
 
{{Eŭropo}}
[[Dosiero:Israel-Yad_Vashem_Garden_of_righteous.jpg|100px|maldekstre]]Je la pasinta 27-a de februaro, mortis Carmen Schrader, la lasta hispana (germanino denaske) "{{w|justuloj inter la popoloj|justulino inter la popoloj}}". Ŝi kaj ŝia edzo gajnis la agnoskon "justulo inter la popoloj" en 1988 pro helpi tri judinojn dum la {{w|dua mondmilito}}.
 
La aventuro de Carmen kaj ŝia edzo José Ruiz komencis, kiam ili transloĝiĝis el Hispanio al Berlino en 1942, ĉar li akceptis {{w|ataŝeo|ataŝean postenon}} en la hispana ambasadorejo de Berlino. En Germanio, oni provizis al ili loĝejon en Diedesdorf, kie jam laboris kaŝita judino nomita Gertrud Neuman, kiel kudristino. Carmen bezonis vartistinon kaj Gertrud Neuman parolis al ŝi pri judino nomita Ruth. Tiel, Carmen kaj José decidis dungi al Ruth kaj poste al ŝia patrino por kuiri. Kvankam la judinoj akiris malverajn personecojn, la afero estis riska ĉar en la loĝejo ankaŭ laboris homoj, kiuj simpatiis naziismon. Tial la ambasadorejo, rekomendis al ili eliri el Germanio. Ili kaj la tri judinoj iris al Berno (Svislando) ĉirkaŭ la fino de 1944.