Nov-Zelando: Momento de vero en naciaj elektoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Linio 17:
== Spekteblis ==
Kvin tagojn antaŭ la baloto, la 15-an de septembro, okazis kunveno de la nova [[d:Q15987269|Interreta Partio]], titolita „Momento de vero”. La kunveno spekteblis Interrete. Parolis la usona ĵurnalisto [[d:Q5568842|Glenn Greenwald]] [grinvald], kiu diris, ke spionoj de la nov-zelanda registaro amase rikoltas informojn el telefonaj konversacioj, retpoŝto kaj tekst-mesaĝoj. La akuzon jam neis la ĉefministro, dirante tamen, ke tion oni iam konsideris.
 
La usona eksa spiono {{w|Edward Snowden}} [edŭard snoŭdn], parolante per Interreto el {{w|Rusio}}, diris, ke li mem legis mesaĝojn de nov-zelandanoj, kiam li laboris ĉe {{w|National Security Agency|Nacia Sekureco-Agentejo}} (NSA) en {{w|Havajo}}. Li diris, ke NSA havas laborejon en {{w|Aŭklando}} kaj alian en la nordo de Nov-Zelando.
 
== Kritikis ==
Parolis ankaŭ {{w|Julian Asange}}, el {{w|Londono}}, kiu atentigis, ke {{w|amasa gvatado|gvatado}} estas en ordo nur kun la permeso de la koncerna popolo, kaj la kanada juristo [[d:Q3032108|Robert Amsterdam]], kiu kritikis la proponitan [[d:Q1366688|Transpacifikan Partnerecan Akordon]] (TPPA), kiun Usono provas trudi al landoj ĉirkaŭ {{w|Pacifika Oceano|Pacifiko}}.