Evo Morales petas laŭleĝigon de kokaofolio al UNO: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Wikiseldon (diskuto | kontribuoj)
Evo Morales insiste en despenalizar la hoja de coca
 
korekteto
Linio 12:
Morales diris, ke en Bolivio la kultivado de kokao ne estas libera; tamen, estos kultivado. Li parolis ankaŭ pri la progresoj atingitaj en la batalo kontraŭ kontraŭleĝaj drogkomercistoj, sed li eksplikis, ke kontraŭleĝaj drogkomercistoj havas pli bonajn ekipaĵojn kaj teknologiajn ilojn ol la bolivia registaro. Tial, Morales petis teknologian helpon al internacia komunumo.
 
Argumentante, ke la Sola Konsento pri Narkotaĵoj de la UNO malpermesas la maĉadon de kokaofolio, Bolivio decidis malaliĝi el tiu konsento. Je la 1-a de januaro de 2012, Bolivio petis realiĝi, sed kondiĉe, ke la konsento respektu tradician uzon de kokaofolio. Evo Morales diris, ke ĉi tiu kondiĉo ne estas facilanima ideaĉo, kiu malfortigos la konsenton. La landoj aliĝintaj al konsento havas ĝis la venonta januaro por decidi pri tio.
 
La Oficejo kontraŭ Drogoj kaj Krimoj de la UNO, kaj la Konsilio pri Gardado de Narkotaĵoj ne kontentas pro la sinteno de Morales, ĉar laŭ tiuj agentejoj, tia kondiĉo rompas unuecon de la regularo. Tamen, la bolivia prezidanto rimarkigis, ke multaj landoj postulis kondiĉojn en internaciaj konsentoj pri drogoj antaŭe, kaj tio ne estis problemo. Li ankaŭ demandis, kial Bolivio ne rajtas postuli kondiĉon.