Malaperinta flugo de AirAsia ne havis permeson flugi tiun tagon: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '{{Sud-Orienta Azio}} {{Dato|{{subst:CURRENTDAY}}|{{subst:CURRENTMONTH}}|{{subst:CURRENTYEAR}}|}} La malaperinta flugo 8501 de Indonesia AirAsia kiu kraŝis en la {{w|Java maro}}...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:03, 3 jan. 2015

Sabato, la 3-a de januaro 2015

La malaperinta flugo 8501 de Indonesia AirAsia kiu kraŝis en la Java maro post ekiri de Indonezio cele de Singapuro, ne havis permeson flugi tiun tagon kiam ĝi kraŝis, malkaŝis BBC.

Laŭ tiu agentejo citante la ministron pri Transporto de Indonezio, AirAsia havis permeson nur flugi tiun vojon lunde, marde, ĵaŭde kaj sabate, sed la flugo QZ8501 ekflugis je dimanĉo la 28-an de decembro.

La polemiko samtempas kun la tago en kiu la serĉ-teamoj sukcesis trovi "du grandajn pecojn" de la aviadilo funde de la Java maro, maligitaj, kaj kun la plejmulto el la kadavroj ligitaj al seĝoj per la sekureca zonoj.

Ĝis nun estis kolektitaj sep kadavroj de la kraŝita flugo.

Rilataj novaĵoj

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Vuelo de Air Asia estrellado no tenía permiso de volar ese día, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).