Aviadilo de AirAsia malaperis super la Java Maro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La aviadilo ''{{w|Airbus A320}}'' de [[d:Q406643|AirAsia]] malaperis super la {{w|Java maro}}, {{w|Indonezio}}, antaŭ kelkaj horoj laŭ raporto de la entrepreno publikigita hodiaŭ. En la aviadilo estis almenaŭ 155 personoj, sed laŭ aliaj raportoj tie estis 162 personoj.
 
Funkciulo de la indonezia Ministerio pri Transporto, Hadi Mustofa konfirmis, ke la avialidoaviadilo perdis kontakton kun la kontrolturo je la 06:17 loka horo, dum ĝi flugis proksime al insulo [[d:Q334771|Belitungo]], situanta je la orienta marbordo de {{w|Sumatro}}. La flugo QZ8501 ekflugis de {{w|Surabajo}}, Indonezio, cele de {{w|Singapuro}}, kie ĝi devis surteriĝi je la 08:30, singapura horo. Vojaĝis po unu singapurano, {{w|Malajzio|malajziano}} kaj {{w|brito}}, tri {{w|koreoj}} kaj 149 indonezianoj. En la avianaro estis ses indonezianoj kaj unu {{w|franco}}.
 
''CCTV'' kaj aliaj amaskomunikiloj lokaj raportis ke oni permesis al la aviadilo ŝanĝi la altecon pro la malbona stato de la Java maro. La aviadilo eniris lokon sen servo de radaro kaj iom poste, kiam ĝi devis reaperi, tion ne faris. Supozeble la aviadilo kraŝis okcidente de la insulo Belitung.