OUNID: Pozitiva influo de la refortiĝo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
'''La monda industria produktado eniris la fazon de stabila kresko post longa periodo de {{w|recesio}}. Ĝi pligrandiĝis je 5,1 % <ref>Ĉiuj elcentoj komparas la unuan kvaronjaron de 2014 kun la unua de 2013; ili do montras 12-monatan evoluon. Atentu, ke „industria produktado” ne egalas al „{{w|malneta enlanda produkto}}”; ili havas malsamajn kalkulmetodojn.</ref> en la unua kvaronjaro de 2014, la plej alta nivelo de la pasintaj jaroj. Tion montras raporto publikigita de [[d:Q386120|OUNID, la Organizo de UN por Industria Disvolvado]].'''
 
La nuna kresko povas esti atribuata ĉefe al la pliboniĝanta financa stato de la industrilandoj, speciale en {{w|Eŭropo}}. Tamen la novaperantaj industriaj ekonomioj, escepte de {{w|Ĉinio}}, ĉiam ankoraŭ havas malaltan pliiĝon. Al la industrilandoj rilatas preskaŭ du trionoj de la monda produktado de {{w[[d:Q1434924|aldonvaloro}}]].
 
En la unua kvaronjaro de 2014 la volumeno de la industria produktado kreskis je 3,3 % en la industrilandoj kaj je 9,4 % en la evoluantaj kaj novaperantaj industriaj ekonomioj. Tamen, escepte de Ĉinio, la kresko de la produktado en la novaperantaj industriaj ekonomioj estis nur 1,4 %. La industria produktado en Ĉinio ja kreskis je 13,1 %.