En orbito brazila-ĉina CBERS-satelito per Longa-Marŝo-raketo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Brazilo kaj Ĉinio povas celebri la rezulton de komuna sukcesa projekto en la teknologia fako, ĉar pasintdecembre estis lanĉita nova satelito post longa kunlaborado inter fakuloj el ambaŭ landoj.
 
Nome la 7-an de decembro 2014 en la [[d:Q1194479|Tajuana Satelit-lanĉa Centro]] per la transporta raketo [[d:|Longa Marŝo (Changzheng)]]-4B Ĉinujo sendis la Ĉina-Brazilan Ter-Resursan Sateliton N-04 en la difinitan orbiton. Tio estis la 200-a pafo de la raket-familio Longa Marŝo. Cetere ĉi tiu raket-familio sinsekve pafis spacoŝipojn portantajn homojn, lunajn sondilojn, navigajn satelitojn Beidou kaj aliajn pli ol 250 spacoveturilojn en la spacon.
Do per Longa-Marŝo-raketo enorbitiĝis satelito konstruita de brazilanoj en la urbo {{w|São Carlos (São Paulo)|São Carlos}} ({{w|San-Paŭlo|Sanpaŭlo (ŝtato)}}). La multekosta projekto faciligos la observadon de {{w|Amazonio}} – ne hazarde ankoraŭ ofte priskribata kiel verda pulmo de la tero – kaj de aliaj strategie gravaj kamparaj kaj urbaj areoj: ĉion ĉi danke al zorga foto-dokumentado el alteco preskaŭ 800-kilometra.