Malavio: Studento memfaras TV-stacion: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
:Ŝisomo Daka estas studento ĉe la kanceliera kolegio de la Universitato de Malavio. Li klopodas diplomiĝi en scienco pri edukado kaj li penas sukcesi en la industrio de televida elsendado. Li mem deklaras, ke li ne estas inĝeniero laŭ trejnado, nek li diras, ke li scias multe pri inĝenierado. Sed lia amo kaj pasio al komunikado inspiris lin fari el nulo komunuman televidan stacion. Daka diras, ke li esperas uzi tiun TV-stacion por elsendi sociajn eventojn kaj studentajn projektojn tra la tuta universitata kampuso.
 
:“Ni sukcesis elsendi videan signalon kaj ankaŭ sukcesis bone kapti ĝin. Sed, ĝisĉe la fino de la tago, ni volis finfari ĝin kaj fari ĝin plenfunkcianta televida stacio por la universitata kampuso.”
 
:Antaŭ lia unua elsendo de provsignalo, li estis nur ordinara studento kaj malmultaj studentoj sciis pri lia novigado. Hodiaŭ Ŝisomo Daka fariĝis konata kiel la nova knabo en la kvartalo.  Lia komunuma TV-stacio estas sukceso en la kampuso kaj ĉiuj personoj parolas pri li. Li diras ke agado ekster la normo gvidas lin al novigemo.