Uzanto:Remux/1: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Remux (diskuto | kontribuoj)
Forviŝis la tutan enhavon el la paĝo
Remux (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Hispanio}}
 
La Parlamento de {{w|Katalunio}} aprobis la deklaracion pri la komenco de la proceso pri sendependiĝo disde [[Hispanio]]. La deklaracio estis aprobita de la absoluta plejmulto de la parlamentanoj, 72 voĉdonoj poraj, 63 voĉdonoj kontraŭaj kaj 0 sindetenoj. Kiel antaŭvidite, la poraj voĉdonoj venis el la du parlamentaj grupoj kiuj apogas la sendependecon de Katalunio: ''[[:w:ca:Junts pel Sí|Junts pel Sí -JxSí-]]'' (Kunigitaj por la jeso) kaj ''{{w|Popol-Unueca Kandidataro|Candidatura d'Unitat Popular -CUP-}}'' (Popol-Unueca Kandidataro). Inter la du parlamentaj grupoj sumis 72 voĉdonojn, do sufiĉe por aprobi la deklaracion.
 
Tuj post la voĉdonado, la parlamentanoj poraj al sendependeco stariĝis kaj aplaŭdis. Samtempe la deputitoj kontraŭaj al sendependenteco de la ''{{w|Popola Partio (Hispanio)|Partido Popular -PP-}}'' montris la flagojn de Hispanio kaj Katalunio kiel protesto kontraŭ la deklaracio.
 
Unu el la kernaj punktoj de la teksto estas tiu, kiu atentigas pri tio ke, nek la Parlamento nek la proceso de malkunigo disde Hispanio obeos la decidojn de la hispanaj instituciojn, ĉefe la Konstitucian Tribunalon. Ankaŭ diras ke la estonta Gubernio nure plenumos la katalunan leĝaron.
 
La deputito kaj ĉefa deputito de Junts pel Sí, {{w|Raül Romeva i Rueda}}, deklaris:
 
{{Citaĵo|... Tio ĉi jam ne halteblas; se ne okazos hodiaŭ (la sendependiĝo), okazos morgaŭ|Raül Romeva i Rueda}}
 
== Reagoj de la hispania Registaro ==
 
{{Komentu}}
{{Interkonaj retejoj}}
{{Publikigita}}
 
== Fontoj ==
 
*{{Fonto
|lingvo = ca
|aŭtoro = vilaweb
|url = http://www.vilaweb.cat/noticies/el-parlament-comenca-la-desconnexio-despanya/
|titolo = El parlament comença la desconnexió d’Espanya
|eldonisto = vilaweb.cat
|dato = 10-a de novembro 2015
}}
*{{Fonto
|lingvo = occ
|aŭtoro = jornalet
|url = http://www.jornalet.com/nova/5961/catalonha-e-aran-lo-parlament-a-aprovat-la-desconnexion-despanha
|titolo = Catalonha e Aran: lo Parlament a aprovat la desconnexion d’Espanha
|eldonisto = jornalet.com
|dato = 10-a de novembro 2015
}}