La Parlamento de Katalunio komencas la vojon al sendependiĝo disde Hispanio: Malsamoj inter versioj
Remux (diskuto | kontribuoj) By Remux! |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 03:21, 10 nov. 2015
Dimanĉo, la 9-a de novembro 2014
La Parlamento de Katalunio aprobis deklaracion pri la komenco de la proceso pri sendependiĝo disde Hispanio. La deklaracio estis aprobita de la absoluta plejmulto de la parlamentanoj: 72 voĉdonoj poraj, 63 voĉdonoj kontraŭaj kaj 0 sindetenoj. Kiel antaŭvidite, la poraj voĉdonoj venis el la du parlamentaj grupoj kiuj apogas la sendependecon de Katalunio: Junts pel Sí -JxSí- (Kunigitaj por la jeso) kaj Candidatura d'Unitat Popular -CUP- (Popol-Unueca Kandidataro). Inter la du parlamentaj grupoj sumis 72 voĉdonojn, do sufiĉe por aprobi la deklaracion.
Tuj post la voĉdonado, la parlamentanoj poraj al sendependeco stariĝis kaj aplaŭdis. Samtempe la deputitoj kontraŭaj al sendependenteco de la Partido Popular -PP- montris la flagojn de Hispanio kaj Katalunio kiel protesto kontraŭ la deklaracio. La parlamenta grupo Catalunya Sí que es Pot -CSQP-, kiuj voĉdonis kontraŭe, montris afiŝon kun la mesaĝo "referendumo", ĉar ĉi tiu grupo, malgraŭ voĉdonis kontraŭe al la deklaracio, petas interkonsentitan referendumon pri sendependeco.
Unu el la kernaj punktoj de la teksto estas tiu, kiu atentigas pri tio ke, nek la Parlamento nek la proceso de malkunigo disde Hispanio obeos la decidojn de la hispanajn instituciojn, ĉefe la Konstitucian Tribunalon. Ankaŭ diras ke la estonta Gubernio nure plenumos la katalunan leĝaron.
La deputito kaj ĉefulo de Junts pel Sí, Raül Romeva i Rueda, deklaris:
... Tio ĉi jam ne halteblas; se ne okazos hodiaŭ (la sendependiĝo), okazos morgaŭ. | — Raül Romeva i Rueda
|
Reagoj de la hispania Registaro
Horo post la aprobado de la deklaracio en la kataluna Parlamento, la Prezidanto de Hispanio, Mariano Rajoy, anoncis dum ĵusnalista konferenco ke li kunvokis kunvenon de Ministroj por denunci la deklaracion pri sendependeco kaj nuligi ĝin. La kunveno okazos la venonta merkredo.
Ni ne permesos ke tio ĉi daŭrigu. Ni uzos ĉiajn rimedojn por defendi demokration. Ni uzos nur la leĝon, sed la tutan leĝon. | — Mariano Rajoy
|
Fontoj
- (ca) vilaweb «El parlament comença la desconnexió d’Espanya» – vilaweb.cat, 10-a de novembro 2015
- (occ) jornalet «Catalonha e Aran: lo Parlament a aprovat la desconnexion d’Espanha» – jornalet.com, 10-a de novembro 2015
- (es) Natalia Junquera / Javier Casqueiro «Rajoy acelera el recurso con los medios legales y políticos del Estado» – elpais.com, 10-a de novembro 2015
- (en) THE ASSOCIATED PRESS «Catalan Lawmakers Approve Plan for Secession From Spain» – New York Times, 10-a de novembro 2015