Ĉinaj sciencistoj inventis teston por la koronaria viruso

Ĵaŭdo, la 30-a de januaro 2020

Maskitaj policanoj en Uhano

Teamo, esploranta la koronarian viruson ĉe la Ĉina Akademio pri Sciencoj raportis inventon de testo por antikorpaj respondoj ĉe la infektitaj pacientoj. Krome ĝi identigis jamajn kuracilojn kiel efikajn kontraŭ la viruso; nun ili trapasas proceduron de aprobado por kuracado de tiaj pacientoj. Temas pri Remdesivir, GS-5734, Chloroquine, Sigma-C6628 kaj Ritonavir. Profesoro Yuen Kwok-yung el la Honkonga Universitato, konsiderata unu el ĉefaj ekspertoj pri infektaj malsanoj, diris ke lia teamo jam kreis vakcinon, sed por ĝia aplikado necesos tempo, kies daŭron li ne povas prognozi nun.

Dume nombro de la infektitoj atingis 7892 kaj la unua infektiĝo en Tibeto estis oficiale konfirmita. Mortis jam 170 homoj, ĉiuj en Ĉinio.

La aŭtoritatoj rekomendis al la kompanioj kaj organizaĵoj post la fino de la novjaraj ferioj permesi al siaj dungitoj labori hejme. Por lukto kontraŭ la epidemio estis donitaj 27,3 miliardoj da juanoj (3,9 miliardoj da dolaroj).

Japanio evakuis 206 siajn civitanojn el Uhano. Post alveno al flughveno Haneda en Haneda (Ota) (Tokio) 12 el ili estis enhospitaligitaj kun simptomoj de netipa pneŭmonio. Tri el ili jam estis konfirmitaj, do sume nombro de infektitoj en Japanio atingis 11. La venintaj pasaĝeroj ne estis metitaj je kvaranteno, kio kaŭzis timojn kaj disputojn ĉe la japana loĝantaro.

Sud-Koreio anoncis planon evakui ĉirkaŭ 700 siajn civitanojn el provinco Hubejo kaj meti ilin je kvaranteno, starigota en distrikto Jincheon. La vojoj al la ejo, nuntempe uzata kiel edukejo por ŝtatoficistoj kaj lokanoj, estis blokita de traktoroj fare de lokanoj, kiuj forte oponas tiun ĉi planon. Kolera homamaso el proksimume 200 lokanoj atakis vic-ministron pri sano Kim Kang-lip, batis kaj insultis lin tiel ke li sukcesis eskapi nur helpe de 300-kapa kontraŭribela polico.

Fontoj