Aŭtunaj pluvegoj en Rio-de-Ĵanejro en 2010 mortigas dekojn da homoj

Mardo, la 6-a de aprilo 2010

Placo "Afonso Pena" en Tijuca je la 4-a de mateno

14-15-horaj pluvegoj, komenciĝintaj lunde en Rio-de-Ĵanejro, kaŭzis tie superakvegon. Dum 14 horoj falis 288 milimetroj da pluvo,[1] almenaŭ du monate-meznombraj kvantoj[2].

Strato en la kvartalo Tijuca

La plimulto da vojoj subakviĝis. Oni fermis ĉiujn lernejojn, urbestro Eduardo Paes rekomendis al ĉiuj resti hejme[3].

La nombro de mortintoj kreskas ĉiuhore, kaj jam atingis 79[4]. Terglitoj detruas konstruaĵojn.[2]

La pluvo daŭras plu.

Ĝisdatigo: laŭ RosBiznesKonsalting, Associated Press raportas, ke mortis 81 homo kaj en malsanulejoj estas 44.[5]

Ĝisdatigo: 93 personoj mortis.[6]

Referencoj

  1. http://cbn.globoradio.globo.com/home/HOME.htm
  2. 2,0 2,1

Vidu ankaŭ