Deklaritas krizostato en 7 regionoj de Rusio

Mardo, la 3-a de aŭgusto 2010

Tiu ĉi artikolo estas plejparte traduko de la artikolo "В семи регионах РФ объявлен режим ЧС" de la ruslingvaj Vikinovaĵoj, kiu estas disponebla laŭ la permesilo "Creative Commons Attribution 2.5".

Fumo en Voroneĵ

"Gazeta.ru", citante "ITAR-TASS", raportis hieraŭ, ke pro la arbaraj brulegoj Dmitrij Medvedev subskribis dekreton (ukazon) pri krizostato en sep regionoj de Ruslanda Federacio. Krizostato deklaritas en Mariio, Mordvio, kaj la Vladimira, Voroneĵa, Moskva, Niĵnij-Novgoroda kaj Rjazanja provincoj.[1]

Regionoj kie brulas fajregoj je 31a de julio 2010

Antaŭe okazis dektaga patrola mobilizo en Tatarstano.

Fine de julio krizostato estis deklarita en la urbo Zlatoust, pro malprofundiĝo de akvofontoj.[2]

Ankaŭ la fumnebulo en Moskvo ĉiam rerevenas, kaj stariĝas novaj rekordoj de varmego.

Fontoj