Dereliĝo de turista trajno en Alpoj

Sabato, la 24-a de julio 2010

Tiu ĉi artikolo estas plejparte traduko de la artikolo el la ruslingvaj Vikinovaĵoj: "В Альпах сошел с рельсов туристический поезд".

"Glacier Express" veturanta trans la Landwassera viadukto

Unu homo mortis kaj 42 vundiĝis pro dereliĝa akcidento kun la turista trajno "Glacier Express" ("Glacirivera ekspreso") en la kantono Valezo en Svislandaj Alpoj la 23-an de julio, 2010, ĉirkaŭ la tagmezo.[1][2][3]

Ses vunditoj estas en kriza stato, kaj aliaj ses serioze vunditaj senditas al malsanulejoj en Ĝenevo, Laŭzano kaj lokaj.[3] Plimulto de la vunditoj estas Japanianoj. La saman tagon la kaŭzo de la akcidento ankoraŭ ne estis eltrovita; estas farata esploro.

La tiel nomata "Glacirivera ekspreso", kiu veturadas inter Zermatt kaj Sankta Maŭrico,[1][2] dereliĝis inter la munucipoj "Lax" and "Fiesch".[3]

Laŭ parolisto de Valeza polico, la du lastaj vagonoj, surflankiĝintaj, estis vagonoj de la unua klaso. Ili povas enhavi po ĝis 30 pasaĝeroj, kaj la tuta trajno povas enhavi ĝis 210.[3]

La trajno apartenas al la firmao "Matterhorn Gotthard Bahn" ("MGB")[3]

Referencoj

  1. 1,0 1,1
  2. 2,0 2,1
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4