Donald Trump starigis novajn sankciojn kontraŭ Kubo

Ĵaŭdo, la 24-a de septembro 2020

Donald Trump en Florido, Usono. Septembro 2020.


La 23-an de septembro usona prezidanto Donald Trump anoncis novajn sankciojn kontraŭ Kubo. Estas malpermesitaj importado de rumo kaj cigaroj, kaj restado de la usonanoj en 433 hoteloj, posedataj de la kuba ŝtato. Li sciigis pri tio en la Blanka Domo antaŭ veteranoj de la malsukcesa Invado de la Porkogolfeto (1961) kaj partoprenintoj de la amasa fuĝo konata kiel Boatado el Mariel (1980), dum kiu 120 mil kubanoj navigaciis al Usono, ĉefe pro ekonomiaj problemoj.

Tio estas parto de daŭra politiko de Donald Trump, kadre de kiu estis likviditaj ĉiuj atingoj en interŝtataj rilatoj faritaj de la antaŭa prezidanto Barack Obama. Estas malpermesitaj ankaŭ la tiel nomataj "edukaj vojaĝoj homo-al-homo", ebligintaj al usonanoj veni al Kubo ekster turisma grupo kaj konatiĝi kun la lando memstare. La usonanoj ne plu rajtas veni al Kubo ankaŭ por partopreni en profesiaj renkontiĝoj, sportaj kaj artaj eventoj kaj konferencoj. Por vojaĝi al la lando ili devas ĉiufoje peti specialan licencon. Usona hotelreto Marriott International estis ordonita ĉesigi operaciojn en Kubo. Posedata de ĝi kompanio Starwood Hotels estis la unua usona hotela firmao, kiu komencis agadon en la insulo post la Kuba revolucio en 1959.

Laŭdire ĉio ĉi estas farita por igi la kuban reĝimon fari demokratiajn reformojn kaj helpi al la ordinaraj kubanoj. Tamen politologoj konsideras tion provo atingi aliajn celojn: igi Kubon rezigni je subteno de la reĝimo de Nicolás Maduro en Venezuelo kaj ricevi voĉojn de kubaj enmigrintoj, grandparte loĝantaj en Florido kaj opoziciaj al la nuna kuba registaro. Post Calvin Coolidge, elektita en 1924, neniu respublikana kandidato sukcesis venki en la prezidenta baloto sen unue venki en tiu ĉi subŝtato.

Usona ŝtatoficisto Carrie Filipetti, respondeca pri politiko rilate Kubon kaj Venezuelon, neis tiujn supozojn kaj diris ke la prezidenta administracio nur deziras stimuli la usonanojn al restado en privataj apartamentoj por tiel helpi al ordinaraj kubanoj. Li deklaris, ke la novaj sankcioj havas nenian rilaton al la baldaŭa prezidenta baloto en Usono.

Kubaj oficialuloj kondamnis la sankciojn kiel kontraŭleĝajn kaj maljustajn kaj atentigis ke ili damaĝas rajtojn kaj interesojn de la usonaj civitanoj.

Samtempe Donald Trump menciis pri striktaj sankcioj kontraŭ la "diktatoraj reĝimoj" en Venezuelo kaj Nikaragvo, sed ankoraŭ ne estas klare, ĉu temas pri novaj sankcioj aŭ nura daŭrigo de la jamaj.

Eksteraj ligiloj

Fontoj