Eksa franca prezidanto Jacques Chirac mortis

Vendredo, la 27-a de septembro 2019

Jacques Chirac ĉe la Palaco Elizeo en Parizo en 2006.
Foto: Remibetin

Hieraŭ la eksa prezidanto de Francujo Jacques René Chirac mortis ĉe sia hejmo en la ĉefurbo Parizo, en la ĉeesto de sia familio. Li havis 86 jarojn. Lia bofilo Frédéric Salat-Baroux anoncis la morton, kiu okazis post sanproblemoj. Li ne aperis publike depost 2014 pro memoraj problemoj, laŭ sia edzino Bernadette.

Chirac naskiĝis en 1932 en Parizo. Li estis ŝtatoficisto antaŭ ol esti politikisto. Inter 1967 kaj 1995 li estis membro de la Franca Parlamento. Li dufoje estis la ĉefministro, unue kiam Valéry Giscard d'Estaing estis prezidanto dum la 1970-aj jaroj, due kiam François Mitterrand estis prezidanto dum la 1980-aj jaroj. Li estis la urbestro de Parizo inter 1977 kaj 1995.

En 1995 Chirac komencis sian unuan oficdaŭron kiel la prezidanto de Francujo. Dum sia prezidanteco li nuligis devigan militservon kaj mallongigis la oficdaŭron de prezidantoj al kvin jaroj. Chirac favoris eŭropan intregradon kaj pli federalan Eŭropan Union. Li oponis la Usone-lanĉitan irakan militon en 2003.

Hieraŭ la du ĉambroj de la franca parlamento oferis minuton de silento por honori Chirac. La prezidanto de la Nacia Asembleo Richard Ferrand diris al la parlamento: «Jacques Chirac estas parto de la historio de Francujo». La eksa franca prezidanto Nicolas Sarkozy diris: «Li korpigis Francujon, kiu estis vera je siaj universalaj valoroj kaj je sia historia rolo».

Fontoj

  Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Former president of France Jacques Chirac dies aged 86, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).