En Francio kraŝis aviadilo kun 150 homoj

Mardo, la 24-a de marto 2015

Aviadilo Airbus A320-211 de kompanio Germanwings (D-AIPX) en 2003.

En suda Francio kraŝis aviadilo de kompanio Germanwings. En la aviadilo estis laŭ kompanio Germanwings tiutempe 150 homoj.

La aviadilo flugis el Barcelono en Hispanio al Duseldorfo en Germanio. Ĝi malaperis el vido de radaro post 40 minutoj de sia flugo. Laŭ gazeto Le Figaro pilotoj mallonge antaŭ la kraŝo elsendis krizosignalon.

Siajn kondolencojn esprimas eŭropaj kaj mondaj ŝtatestroj inklude francia prezidento François Hollande, hispania reĝo Filipo la 6-a kaj kancelierino Angela Merkel.

Al la akcidento reagas ankaŭ interkonaj retejoj. Kradvorto #Germanwings iĝis dum unuaj minutoj post la akcidento tutmonde la plej uzata kradvorto en Twitter.

Germanwings estas malmultekosta germania flugkompanio posedata de fama germania kompanio Lufthansa.

Fontoj

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas sur la paĝo: