En Rovno estis mortigita aktivulo de la “Dekstra Sektoro” Aleksandro Muziĉko (kromnomo Saŝko Bilij)

Mardo, la 25-a de marto 2014

Nokte de la 24-a al la 25-a de marto en Rovno (Ukrainio) estis mortigita aktivulo de “Pravij Sektor”, esperante: Dekstra Sektoro, Aleksandro Muziĉko (kromnomo Saŝko Bilij).

Unuaj informoj

La 24-an de marto 2014 deputato de Verĥovna Rada Oles Donij informis en sia Fejsbuk-paĝo, ke tiutage estis murdita aktivulo de “Pravij Sektor”, esperante: Dekstra Sektoro, Aleksandro Muziĉko (kromnomo Saŝko Bilij).

  Ĵus oni sciigis, ke oni murdis “Saŝko Bilij” (Aleksandro Muziĉka) en Rovno. Du aŭtoj baris vojon al lia aŭto, eltrenis lin, transsidigis lin al siaj. Poste oni forĵetis lin sur teron – manoj malantaŭ la dorso en manĉenoj, du pafoj al koro.  
Oles Donij

Post certa tempo la politikisto informis, ke la informo konfirmiĝis. Laŭ aliaj versioj ĉirkaŭ 23:40 kelkaj nekonatoj, alveturintaj je tri minibusoj Volkswagen (du nigraj kaj unu blanka), eniris kafejon “Tri karasja” (“Karasi”), kiu situas ĉe la Sarnenskij- kaj Ĵitenskij-vojrondoj ĉe rando de Rovno. Ili forkondukis ĉiujn vizitantojn, inkluzive de Aleksandro Muziĉko. Li estis manĉenigita, oni batis lin kaj du gardistojn. Poste ĉeestintoj aŭdis du mitraletajn pafseriojn. Laŭ aliaj eldonaĵoj pafado komenciĝis jam en la kafejo. La kadavro de Muziĉko estis forlasita kelkdek metrojn malproksime de tiu loko. La ukrainaj amaskomunikiloj informis ankaŭ, ke post interpafado estis kaptitaj ses aktivuloj de la Dekstra Sektoro, kelkaj el ili estis vunditaj.

Oficialaj deklaroj

Tage la 25-an de marto la Ministerio pri internaj aferoj de Ukrainio alvokis gazetarkonferencon kaj dissendis deklaron, laŭ kiu Aleksandro Muziĉko estis mortvundita pro armita rezistado ĉe lia kaptado:

  Dum la kaptado de anoj de la organizita krimgrupo civitano Muziĉko, ankaŭ konata kiel “Saŝko Belij”, armrezistis kaj vundis unu milicanon. Milicanoj estis devigitaj apliki armilojn. Tri anoj de la organizita krimgrupo estis forveturigitaj de la milicanoj al Kievo.  
Unua vic-ministro pri internaj aferoj Vladimir Evdokimov

Laŭ Evdokimov la kaptoperaco estis kaŭzita de la agado de la armita krimgrupo gvidata de Muziĉko kaj farinta plurajn krimojn en Rovna kaj kelkaj aliaj provincoj. La 8-an de marto oni komencis krimenketadon pro huliganado kaj minacoj aŭ perforto rilate milicanon. La 9-an de marto oni informis Muziĉko pri tiuj suspektoj kaj la 12-an de marto oni deklaris lin serĉata. Laŭ Vladimir Evdokimov, Muziĉko kaŝis sin, veturadis kun armitaj gardistoj, ofte ŝanĝis siajn trovlokojn kaj plu krimagadis. Tamen lia situo estis trovita kaj nokte de la 24-a al la 25-a de marto okazis la speciala kaptoperacio. Batalantoj de la speciala taĉmento “Sokol”, esperante: Falko, de la Ministerio pri internaj aferoj kaptis gardistojn de Aleksandro Muziĉko, armitajn pere de Kalaŝnikov-mitraletoj kaj Makarov-pistoloj. Li provis fuĝi kaj li pafis kontraŭ milicanoj. Unu milicano estis vundita. Do ili estis devigitaj pafi responde, vundinte lin. Alvenintaj kuracistoj konstatis la morton de Muziĉko.

Aldona informo

Aleksandro Muziĉko (ukraine Музичко Олександр Іванович) estis vaste konata ukraina politikisto kaj komercisto, prezidanto de la Rovna provinca organizaĵo de la parto Ukraina Nacia Asembleo (UNA-UNSO), prezidanto de la Politika Konsilio de UNA-UNSO, kunordiganto de la filioj de la Dekstra Sektoro en Okcidenta Ukrainio. Li estis dufoje juĝpunita – pro batado kaŭzinta gravajn vundojn en 1995 kaj pro monĉantaĝo en 2003. En la taĉmento de UNA-UNSO li partoprenis en la unua ĉeĉena milito flanke de la ĉeĉenaj separatistoj. La 7-an de marto 2014 li estis deklarita de Rusio kiel internacie serĉata. La Ĉefa enketadministrejo de la Enketa Komitato de Rusio laŭ Nord-Kaŭkaza federacia regiono komencis pri Muziĉko krimesploron suspektante lin komplica je murdoj de rusaj civitanoj. Antaŭnelonge, la 13-an de marto Aleksandro Muziĉko publikigis sian leteron al la Sekurecservo de Ukrainio, en kiu li akuzis la estraron de la Ministerio pri internaj aferoj kaj de la Ĝenerala prokurorejo de Ukrainio pri preparado de sia murdo.

Eksteraj ligiloj

Fontoj