Erupcianta vulkano en Islando, devigita evakuado

Dimanĉo, la 21-a de marto 2010

Bildo de glaĉiero Eyjafjallajökull

Vulkana erupcio komencis hieraŭ en la Suda Islando ĉe la glaĉero Eyjafjallajökull. La unuaj signoj de la erupcio estis viditaj inter la 23:00 kaj 00:00 GMT.

Ne estas ankoraŭ konata la lokon de la erupcio sed ŝajnas, ke ĝi estas sur Fimmvörðuháls. Personoj vivantaj apud la aero estas evakuitaj. Policio fermis la vojojn ĉirkaŭ la zono kaj situacio de neceso estas deklarita. Oni povas vidi la erupcion malproksime, kiel en Vestmannaeyjar.

Estas danĝero, ke la erupcio povus provoki alian erupcion apud la monto Katla.

Islando estas vulkana insulo lokiĝita sur la Mez-Atlantika ĉeno al la junto de la Nordamerika kaj Eŭrazia platoj.

Fontoj