Finiĝas la konkuradoj de Sumoo ĉe la Mondaj Ludoj de 2013

28-a de julio 2013

Kalio, Kolombio — Ĉe la Koliseo Mariano Ramos de la valodekaŭka ĉefurbo disvolviĝis la lasta tago de la Monda Pokalo de Sumoo, kadre de la programaro de la Mondaj Ludoj de 2013. La Monda Pokalo komenciĝis la 26-an de julio, dum la unua tago de la Mondaj Ludoj, kaj disdoniĝis medaloj je kategorioj Malpeza, Duonpeza kaj Peza por viroj kaj virinoj.

Per la finiĝo de la kategorio Malferma, en kiu partoprenis sumoo-ludantoj de ĉiuj kategorioj, finiĝis la Monda Pokalo. Rusio ĉampioniĝis gajnante 3 orajn medalojn. La Internacia Federacio de Sumoo favore taksis la ludoj, sporte kaj aranĝe, krom diri ke nun la kalianoj konas pli pri sumoo.

80 sumoo-ludantoj, kaj viroj kaj virinoj, partoprenis la Mondan Pokalon de Sumoo en Kalio.

Rezultoj

Viroj

Kategorio      
Malpeza   Japanio   Brazilo   Rusio
Duonpeza   Ukrainio   Ukrainio   Japanio
Peza   Rusio   Rusio   Venezuelo
Malferma   Rusio   Brazilo   Ukrainio

Virinoj

Kategorio      
Malpeza   Japanio   Ukrainio   Mongolio
Duonpeza   Ukrainio   Hungario   Rusio
Peza   Rusio   Rusio   Japanio
Malferma   Mongolio   Ukrainio   Rusio

Fontoj