Forpasis la Nobel-Premiito Reinhard Selten

Sabato, la 3-a de septembro 2016

Selten en 2007

Laŭ komuniko de Bonna universitato la fama ekonomiisto Reinhard Selten, Nobel-premiito pri Ekonomiko en 1994 por liaj kontribuoj al ludoteorio, mortis la 23-an de aŭgusto en Poznano, Pollando. La komunikaĵo pri la morto de Selten ne estis liberigita ĝis la 1-a de septembro.

Selten ricevis la premion kune kun John Harsányi kaj John Forbes Nash (kiu inspiris la filmon A Beautiful Mind) pro la ludoteorio, kiu studas la situaciojn en kiuj individuoj faras konsciajn decidojn sciinte ke la rezulto de la propraj dependas de kion aliaj decidas. Krom ĉi tiu teorio, Selten estas ankaŭ konata pro siaj studoj pri eksperimenta ekonomiko kaj limigita racieco .

Kune kun lia esplora aktiveco, Selten estis unu el la plej konataj kaj respektataj flagŝipoj de la internacia lingvo Esperanto, lingvo uzata de li ĉiutage hejme. Lia patro estis esperantisto konata pro sia laboro en la blindula E-movado, tamen li memlernis la lingvon kiam li estis 17-aĝa. En la 1960-aj jaroj Selten diplomiĝis kiel instruisto de Esperanto en Frankfurto, kie li la lokan klubon gvidis. Li ekkonis sian edzinon pere de Esperanto kaj eĉ instruis la lingvon al sia pli juna frato.

Selten estis dumviva membro de Universiala Esperanto-Asocio, Akademio Internacia de Sciencoj de San Marino (scienca institucio uzanta Esperanton kiel interlingvo), Usona Nacia Akademio de Sciencoj, Eŭropa Akademio de Sciencoj kaj Artoj, Academia Europaea kaj la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj.

En 2009 Selten estis la ĉefa kandidato por la Eŭropa Parlamento de la partio Eŭropo - Demokratio - Esperanto. En 2007 li deklamis en la parlamento post invito al Nobel-premiitoj, kie li priparolis por fortigo de la eŭropa identeco kaj la uzon de Esperanto kiel ilon por superi lingvajn barojn kaj plifortigi la integriĝon de la malnova kontinento.

Selten apartenas al la grupo de Nobel-premiitoj esperantistaj. Kune kun li estas Alfred Hermann Fried (Nobel-premio pri Paco), Linus Pauling (Nobel-premio pri Ĥemio), Daniel Bovet (Nobel-premio pri Medicino) kaj Isaac Bashevis Singer (Nobel-premio pri Literaruro).

Fontoj